Girolamo Savonarola
| Girolamo Savonarola | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de septembro 1452 en Ferrara, |
| Morto | 23-an de majo 1498 (45-jaraĝa) en Placo de la Signoria, |
| Mortokialo | pendumo |
| Lingvoj | itala • latina |
| Ŝtataneco | Duklando Feraro Respubliko Florenco |
| Alma mater | Universitato de Ferrara |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto predikisto teologo socia reformisto verkisto filozofo religiulo reformisto |
| Verkoj | De doctrina Aristotelis Sermons Trattato sul governo di Firenze In psalmum "Miserere" In psalmum "In te, Domine, speravi" Breviario Rime Letters De veritate prophetica dyalogus Apologeticus de ratione poeticae artis Compendium philosophiae naturalis Compendium philosophiae moralis Compendium logicae |
Girolamo Maria Francesco Matteo Savonarola naskiĝis en Ferrara la 21-a de septembro de 1452 kaj mortis en Florenco la 23-a de majo de 1498.
Savonarola estis religiulo de la dominikanoj, predikisto itala, konfes-prenisto de la guberniestro de Florenco, nome Lorenzo de Mediĉo, organizanto de la famaj vantofajroj, (aŭ "vantobruloj") kie la florencanoj estis invitataj forĵeti fajren siajn luksaĵojn, krome librojn nedecajn, kiaj tiuj de Giovanni Boccaccio. Li predikis kontraŭ lukso, lukro, malvirto de la povuloj kaj de la Eklezio, kontraŭ la pasi-serĉado de gloro kaj kontraŭ samseksemo, tiam nomata sodomio, kiu laŭ li estis en la tuta socio de Florenco, kie li loĝis.
Laŭ Marteno Lutero ankaŭ multaj aliajn Protestistojn, Girolamo Savonarola estis praprotestantisto.

