Mortpuno en Uzbekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mortopuno en Uzbekio estis nuligita en 2005.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1994, la mortopuno en Uzbekio estis antaŭvidita en dek tri artikoloj de la krimkodo (ru). Tiam, post serio da amendoj adoptitaj en la 1998-a, la 2001-a kaj la 2003-a jaroj, la nombro da artikoloj kun mortopuno estis reduktita al du[2] - tiuj estis la artikoloj pri pligravigita murdo kaj terorismo.[3]

La mortopuno kaj la momento de ĝia forigo fokusiĝis post la komenco de la proceso kontraŭ la partoprenantoj en la Andiĝona masakro - pli ol cent homoj estis akuzitaj je pligrava murdo kaj terorismo, kio povus rezulti en mortkondamno.[3]

La 1-an de aŭgusto 2005, la prezidanto de Uzbekio Islom Karimov subskribis dekreton kiu deklaris ke "ekde la 1-a de januaro 2008-a jaro en Uzbekio la mortopuno kiel speco de krima puno estas abolita kaj anstataŭigita kun ĝismorta aŭ longa malliberigo". La kialo de la trijara prokrasto estis la bezono konstrui novajn malliberejojn por loĝigi homojn kondamnitajn al ĝismorta malliberigo anstataŭ la mortopuno.[4]

La lasta mortopuno en Uzbekio estis efektivigita en la 2005-a jaro,[5] kio povas indiki ke ekzistis nedirita moratorio pri la altrudo de la mortopuno en la lando ekde la 2005-a jaro ĝis la ekvalido de la nova dekreto en la 2008-a jaro.[2]

En junio 2022, prezidanto Ŝavkat Mirzijojev proponis enskribi la malpermeson de la mortopuno en la konstitucio (en).[6] En la 2023-a jaro, la amendo estis enskribita en la nova konstitucio.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abolitionist and retentionist countries | Amnesty International. Amnesty.org. Alirita 2014-02-23.
  2. 2,0 2,1 Dr. Akmal SAIDOV (2008-10-10) 2008 HUMAN DIMENSION IMPLEMENTATION MEETING, OSCE. THE NATIONAL HUMAN RIGHTS CENTRE OF THE REPUBLIC OF UZBEKISTAN. Alirita 2024-04-08.
  3. 3,0 3,1 "Uzbek Death Penalty on Trial", Institute for War & Peace Reporting, 2005-11-20. Kontrolita 2024-04-08. (angle)
  4. HANDS OFF CAIN against death penalty in the world. Handsoffcain.info (1992-12-08). Alirita 2014-02-23.
  5. Death penalty: Countries abolitionist for all crimes | Amnesty International. Amnesty.org (2013-12-18). Alirita 2014-02-23.
  6. "Mirziyoyev proposes to introduce a provision to the Constitution prohibiting death penalty in Uzbekistan", 2022-06-20. Kontrolita 2024-04-08. (angle)
  7. "UZBEKISTAN: DEATH PENALTY ABOLISHED BY NEW CONSTITUTION", 2023-05-09. Kontrolita 2024-04-08. (angle)