Andiĝona masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Andiĝona masakro okazis la 13-an de majo en 2005 en la orienta urbo Andiĝono, Uzbekio. Registaraj soldatoj pafis kontraŭ manifestaciantoj, mortigante ĝis 1000 laŭ diversaj taksoj. La registaro asertas ke malpli ol 200 pereis.

La manifestacioj ekis en marto per protesto kontraŭ nova leĝo kiu malhelpis komercadon. 500 koleraj farmistoj atakis polican stacion, dirante ke la aŭtoritatoj maljuste konfiskis bienon. La 3-an de majo okazis alia protesto kun ĉ 60 homoj apud la usona ambasado, kun multaj infanoj verŝajne por protekti la manifestaciantojn kontraŭ atako. Tiam la 10-an de majo almenaŭ 1000 manifestaciantoj petis la liberigon de 23 lokaj komercistoj, kiuj estis arestitaj pro supozebla membreco en malpermesata islama grupo "Akramija".

Dum la nokto de la 12-a de majo, viroj atakis militan garnizonon, kaptante armilojn kaj liberigante ĉ 4000 malliberulojn. La krizo sufiĉe altiĝis ke finfine prezidento Karimov ordonis soldatojn ĉirkaŭi la homamason kaj ekpafi kontraŭ ili. Atestantoj diras ke neniu averto aŭ pli mildaj rimedoj estis provataj; la soldatoj ekpafis per mitraloj, dum homoj provis fuĝi, kaj centoj pereis.

Prezidento Islam Karimov provis minimumigi la novaĵon, kaj kulpigis "islamajn ekstremajn grupojn, esprimo uzata de li por priskribi politikajn kontraŭulojn en lastatempaj jaroj, kaj kiu estas pravigo por konservi subpreman ŝtaton laŭ liaj kritikistoj." (New York Times)

Usona respondo delikatis, ĉar Uzbekio estas aliancano en la "milito kontraŭ terorismo", sed Usono ne volas aspekti kvazaŭ ĝi subtenus perfortecan totalisman reĝimon.