The Canterbury Tales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gravuraĵo pri la rakontantaj pilgrimantoj por la dua eldono de The Canterbury Tales presita en 1483.

The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer estas unu el la plej gravaj verkoj de angla literaturo. Ĝi estas inter la klasikaĵoj de la meza angla. La intrigo temas pri pilgrimantoj, kiuj diras siajn rakontojn sur la vojo al Canterbury. Multaj el la rakontoj elstaras pri priskribo de la vivo de la novaj burĝoj precipe ĉe amhistorioj.

La filmo de Pier Paolo Pasolini de 1972 nome I racconti di Canterbury prezentas kelkajn el la rakontoj, kelkaj el kiuj montras fortan rilaton al la originala rakonto kaj kelkaj el kiuj estis plibeligitaj. La Rakonto de la kuiristo, ekzemple, kiu estas nekompleta en la originala versio, estis etendigita al plena historio, kaj la Rakonto de la monaĥo etendas la scenon en kiu la alvokisto estas portita al la infero. La filmo inkludas tiujn du rakontojn same kiel tiujn nome La rakonto de la muelisto, La rakonto de la alvokisto, La rakonto de la edzino de Bath, kaj La rakonto de la komercisto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pencak, William, The Films of Derek Jarman, Jefferson: McFarland & Co, 2002, pp. 178–9. (ISBN 0-7864-1430-8).