ETA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Euskadi Ta Askatasuna)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: ETA (apartigilo)
ETA
emblemo
terorisma organizaĵo • armita organizaĵo • eksa ento
Komenco 31-a de julio 1959 vd
Fino 3-a de majo 2018 vd
Antaŭe Ekin • ETApm (VIII) vd
Lando(j) HispanioFrancio vd
Ideologio

Eŭska naciismo • revolucia socialismo • sendependismo • separismoEzker abertzalea

vdr
Eŭskio kaj Libereco
Euskadi Ta Askatasuna
Logo of Euskadi Ta Askatasuna.png
Logo of Euskadi Ta Askatasuna
terorisma organizaĵo • armita organizaĵo • eksa ento
Lando  Eŭskio
Estro Josu Urrutikoetxea
Fondiĝo 31-an de julio 1959
Dissolvo 2-an de majo 2018
Ideologio Eŭska naciismo, revolucia socialismo, sendependismo, separismo, Ezker abertzalea
Ĵurnalo Zutabe
vdr
Manifestacio okazis ĉe Madrido je la 13-a de Januaro de la jaro 2007 kontraŭ la terorisma organizaĵo ETA

ETA (eŭske Euskadi Ta Askatasuna, do Eŭskio kaj Libereco) estis la eŭska armeo, kiu agas terorisme, fondita de 1959 studenta grupo en Bilbao (Bilbo) (Universitato Deusto), celante, ke la eŭska regiono:

  • estu memstara socialisma respubliko;
  • inkluzivu la sep tradiciajn regionojn de Eŭskio (la hispana ŝtato poste apartigis kvar el tiuj sep regionoj kiel duon-memstaran regiono Eŭska Aŭtonoma Komunumo; alia estas Navaro, ankaŭ en Hispanio; tri el la sep regionoj estas en Francio)

Historio[redakti | redakti fonton]

ETA estis deklarita terorisma organizo fare de Eŭropa Unio kaj Usono pro la uzo de perfortaj rimedoj kiel murdo, kidnapo kaj ĉantaĝo (kiu estis unu el ĝiaj fontoj de financado). De 1968 ĝis 2010, 829 homoj estis mortigitaj kiel rezulto de la agadoj de la organizo [1].

Milionoj da Hispanoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ la Madridaj atakoj de 11-a de marto 2004, pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro de José María Aznar.

La celoj de la organizo ŝanĝiĝis kun la tempo. En la lasta periodo de sia ekzisto ĝi deklaris ke ĝia celo estis unuigi la aŭtonomajn unuojn de Eŭskio kaj Navaro kune kun la eŭskaj provincoj de Francio (Iparralde), kaj postulis rekonon de Francio kaj Hispanio de la rajto je memdetermino de Eŭskio.

La membroj de la organizo estis nomitaj etarras en la hispana lingvoetakideak en la eŭska lingvo. La membroj de la organizo kaj iliaj subtenantoj uzis la esprimon gudariak kiu signifas "militistoj" en la eŭska.

En marto de 2006, ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado. Ĉi tiu ĉeso estis fine rompita la 30-an de decembro de tiu mem jaro, kiam okazis terorisma akto en la flughaveno de Barajas en Madrido kaj definitive rompita la 5-an de junio 2007. La 20-an de oktobro 2011, la organizo proklamis "definitivan ĉesigon de sia armita aktivado". La 3-an de majo 2018, la organizo oficiale ĉesis ekzisti[2].

Zutabe ("kolono", en la eŭska) estis la interna inform-bulteno de la eŭska sendependisma armita organizaĵo ETA.

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Josu Urrutikoetxea
  • David Pla
  • Izaskun Lesaka
  • Mikel Irastorza

Teroro[redakti | redakti fonton]

Viktimoj
civiluloj 339
policistoj/militistoj 478
entute 817
Fonto: Guardia Civil Arkivigite je 2005-08-16 per la retarkivo Wayback Machine (Januar 2005)

La hispana ministerio pri internaj aferoj deklaris, ke en 1960–2003 817 homoj estis mortigitaj de ETA, inter ili 339 civiluloj. La aliaj apartenis al ŝtataj organoj: Guardia Civil (198 mortintoj), Policía Nacional (145), armeo (97), Policía Local (24), Ertzaintza (eŭska polico, 13), Mossos d'Esquadra (kataluna polico, 1). La civilaj mortigitoj plejparte estis politikistoj, urbaj parlamentanoj, juĝistoj, profesoroj kaj entreprenistoj. Sume ETA respondecis pri pli ol 850 murdoj[2].

La organizaĵo Gesto por la Paz diris ke pli ol 3 000 (laŭ aliaj datumoj — 3 300)[2] homoj en Eŭskio kaj en Navarra estis akompanataj de personprotektistoj kaj kromaj 900 estas protektataj de la polico.

La atencoj, kiujn oni imputas al ETA, komenciĝis en 1960. La suba listo montras atencojn depost 1986:

  • 86 / 07 / 14 : atenco per aŭtobombo kontraŭ buso de Guardia Civil, 8 mortintoj kaj 35 vunditoj
  • 87 / 06 / 20 : atenco per aŭtobombo kontraŭ magazeno en Barcelono, 21 mortintoj und 45 vunditoj
  • 87 / 12 / 11 : aŭtobombo antaŭ kazerno de Guardia Civil en Zaragozo, 11 mortintoj, inter ili kvar knabinoj 3- ĝis 7-jaraj, tri virinoj kaj kvar policistoj
  • 90 / 12 / 08 : atenco kontraŭ Guardia Civil en Sabadell, 6 mortintaj policistoj
  • 91 / 05 / 29 : atenco per telelanĉita aŭtobombo kontraŭ garnizonejo de Guardia Civil en Vic, 9 mortintoj
  • depost junio 1991 serio de atencoj kontraŭ civilgardanoj, 9 mortintoj
  • 92 / 02 / 06 : bombatenco kontraŭ buseto de la hispana armeo, 5 mortintoj kaj 7 vunditoj
  • 93 / 06 / 20 : du aŭtobomboj eksplodas en Madrid ene de unu horo, 7 mortintoj
  • 94 / 07 / 29 : bombatenco kontraŭ hispana generalo en la malnova urbo de Madrid, 3 mortintoj
  • 95 / 12 / 11 : atenco per aŭtobombo kontraŭ hispana marino, 6 mortintaj civilaj dungitoj
  • 00 / 02 / 22 : atenco peraŭtobombo kontraŭ la partiestro de PSOE de provinco Alavo en la eŭska ĉefurbo Vitoria, 2 mortintoj
  • 00 / 10 / 22 : atenco per aŭtobombo kontraŭ prizongardisto en Vitoria, 1 mortinto
  • 00 / 10 / 30 : atenco kontraŭ juĝisto de la plej alta kortumo, José Francisco Querol, 4 mortintoj
  • 00 / 11 / 22 : murdo de sciencisto kaj politikisto Ernest Lluch en Barcelono
  • 00 / 12 / 14 : eksplodaĵatenco kontraŭ kataluna komunuma politikisto, 1 mortinto
  • 01 / 02 / 22 : atenco per aŭtobombo en San Sebastián, 2 mortintoj
  • 01 / 03 / 09 : atenco per aŭtobombo en Hernani ĉe San Sebastián, kiam policisto kontrolas suspektan aŭton, 1 mortinto
  • 01 / 03 / 17 : atenco per aŭtobombo en urbo Roses, 1 mortinto, 1 vundito
  • 01 / 05 / 08 : murdo de Manuel Jiménez Abad, prezidanto de PP de Aragono en Zaragozo
  • 01 / 07 / 10 : atenco per aŭtobombo en Madrid, 1 mortinto kaj 13 vunditoj
  • 02 / 08 / 04 : eksplodo de 50-kg-aŭtobombo en banloko Santa Pola (Alicante), 2 mortintoj
  • 02 / 09 / 24 : eksplodaĵatenco en eŭska urbo Berástegui, 1 mortinto
  • 03 / 05 / 30 : atenco per aŭtobombo en Sangüesa en Navarra, 2 mortintoj kaj 2 vunditoj
  • 03 / 07 / 22 : atencoj kontraŭ turisthoteloj en Benidorm kaj Alicante, 1 mortinto, 12 vunditoj
  • 05 / 01 / 31 : eksplodgarnituroj krevas en hotelo en la feria urbo Denia ĉe Alicante, 2 vunditoj
  • 05 / 05 / 25 : aŭtobombo en Madrid, 52 personoj suferis vundojn kaj estis kuracataj, damaĝo de objektoj.
  • 05 / 06 / 10 : obusa atenco kontraŭ la flughaveno de Zaragozo, neniuj vunditoj
  • 06 / 12 / 30 : aŭtobombo en parkdomo de Flughaveno Madrid-Barajas, 2 mortintoj kaj 26 vunditoj
  • 07 / 07 / 03 : eksplodaĵatenco kontraŭ du neloĝataj feridomoj ĉe la franca atlantika bordo, vilaĝo Guéthary
  • 07 / 07 / 25 : du eksplodaĵatencoj kontraŭ la 16-a etapo de la Tour de France, neniuj vunditoj
  • 07 / 08 / 24 : aŭtobombo en Durango, 2 vunditoj
  • 07 / 10 / 09 : aŭtobombo en Bilbao, 1 vundito (korpogardisto de komunuma politikisto de PSE)
  • 07 / 12 / 02 : atenco kontraŭ anoj de Guardia Civil en Capbreton (Francio), 2 mortintoj
  • 08 / 03 / 07 : atenco kontraŭ la socialista politikisto Isaias Carrasco en eŭska urbeto Arrasate ĉe San Sebastián, kiu estis mortpafita

Civilaj oponantoj[redakti | redakti fonton]

Organizaĵo "Gesto Por la Paz" (Gesto por Paco) ekde 1986 estis aranĝanta silentajn manifestaciojn la sekvan tagon post ĉiu murdo, ĉiusemajne dum 25 jaroj[2].

Reago de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La sociologia enketado en Eŭskio montris ke malpli ol 25% de la loĝantaro refutis ETA en 1981, sed tiu nombro kreskis ĝis 60% en 2000 kaj restis ĉe tiu nivelo por pli ol 10 jaroj, dum ideologia subteno de ETA estis minimuma dum la 2000-aj (ĉirkaŭ 1-3%)[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]