Vic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio>Eŭropo>Hispanio>Katalunio>Vic


Vic estas urbo en Katalunio, ĉefurbo de la komarko (distrikto) Osona.

Vic aŭ Viko estas municipo en la centro de Katalunio. Ĝi estas la ĉefurbo de la administracia regiono Osona, situanta 69 kilometrojn proksima al Barcelono kaj 60 al Ĝirono. La magistrato aliĝis al la Asocio de Municipoj por la Sendependeco.

La nomon de ĉi tiu urbo oni skribis dum multaj jarcentoj "Vich", ĉar tradicie oni uzis la digramon CH por indiki ke ĝi prononciĝas [k] kaj ne [s]. La nomon de la urbo nun oni skribas Vic laŭ la ortografiaj reguloj de IEC. La skribaĵo kun fina ho restas nur ĉe familinomoj kaj por la samnoma urbo en Arpitanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina nomo latinlingva estis Ausa, kiel atestas la romiaj kaj iberiaj medaloj konservataj. La romia landovojo pri kiu oni havas dokumenton epigrafian en la duoninsulo estis tiu kiu interligis la municipojn Iluro kaj Ausa, konstruita inter 120 aK kaj 110 aK. Dum la visigota periodo la nomo estis Ausona.

Dum la jarcentoj 8a kaj 9a, Vic estis parto de la markoj kiuj disapartigis la teritorioj frankaj kaj la al-andalusaj. En la jaro 788 la urbo detruiĝis dum islamana razio. Poste nur unu el la kvartaloj (vicus, 'kvartalo' en la latina lingvo) estos rekonstruita kun la nomo Vicus Ausonensis. De ĉi tio venus la nomo de la urbo, kiam Guifré el Pilós reloĝigis la altan parton de la urbo en 878 kaj liveris ĝian regadon al la epiksopo por ke tiu metu tie sian sidejon. Ekde tiu momento la urbo estis kunregata la la grafo de Barcelono kaj la episkopo de Vic.

Dum la Koncilio de Tuluges en 1027 la abato Oliba, episkopo de Viko, interkonsentis kun la nobeloj kaj episkopoj ĉeestantaj la interkonsenton pri Paco kaj Armistico, laŭ kiuj oni establis ĉiujarajn datojn dum kiuj milito estis malpermesata.

Dum la 18a jarcento, la urbo estis la unua fokuso de ribelo kontraŭ la centralisma politiko de la reĝo Filipo la 5a, kaj aperis nova grupo tre aktiva de subtenantoj de Karolo la 6-a, konataj per la nomo vikanoj. Oni eĉ demetis la portreton kiu pendis en la magistratejo. Ĉi tiu konflikto elnodiĝies en la Milito de hispana sukcedo, pro kiu Katalunio perdis siajn liberecojn. Laŭlonge de la milito, tamen, por eviti problemojn, tiuj vikanoj ŝanĝis je flanko depende la armeo kiu aperis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, kiun oni finfine konkeris la 30an de aŭgusto 1713, post kiam la armeana deputito Antoni de Berenguer i de Novell forlasis la urbon kiam la generalo Feliciano de Bracamonte alproksimiĝis kun borbonaj trupoj.

Komence de la 20a jarcento Viko havis 9 500 loĝantojn.

Dum la interna milito de Hispanio la urbo disponis pri aerodromo kiu ĝis majo 1938 gastigis la duan eskadron de bombaviadiloj Polikarpov R-V "Natacha". Aliflanke, la milito influis ankaŭ la vikan industrion, kiu konvertiĝis fine de 1937, kiam pluraj riparejoj komencis munti kaj ripari ĉasaviadilojn Polikarpov I-15. Ĉi tiu infrastrukturo altiris la atenton de la faŝistoj, kiuj finfine bombatakis trifoje la urbon kaj alifoje sur la ĉirkaŭaĵo. Ĉi tiuj bombatakoj kaŭzis dekojn da civitanaj viktimoj, ĉar la urbo ne havis kontraŭaerajn defendojn, nur alarmsirenojn kaj kontraŭaerajn rifeĝejojn. La urbo falis sub la faŝistojn dum la atako kontraŭ Katalunio la vesperon de la 1a de februaro, post malfacilaj bataloj kun la respublikanaj trupoj.

La 29an de majo 1991 la terorisma grupo ETA eksplodigis bomb-aŭton en kazerno de Guardia Civil, pro kio mortis 9 homoj.

Dum la olimpiaj ludoj de somero 1992 en Barcelono, la urbo gastigis la rulhokeajn turnirojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loko en kie Josep Albagés Ventura fondis Esperanto-Grupon. http://eo.wikipedia.org/skins-1.5/common/images/button_link.pngNaskiĝurbo de Josep Pratdesaba, Jacint Comella Mora kaj Josep M. Terricabras.