Abato Oliba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abato Oliba
Episkopo de la katolika Eklezio
Statuo de Oliba en Vic
Statuo de Oliba en Vic
Persona informo
Naskiĝo 971
en Besalú
Morto 1046
en Saint-Michel-de-Cuxa
Tombo Vic Cathedral [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco County of Cerdanya [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Barcelono [#]
Patro Oliba Cabreta [#]
Patrino Ermengarda d'Empúries [#]
Profesio
Okupo abato • katolika sacerdoto • verkisto [#]
Episkopo de Vic
Regado 1018—1046
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Oliba katalune: [uˈɫiβə] (naskiĝis ĉ. 971, mortis en 1046) estis grafo de Berga (998-1003) kaj Ripoll kaj poste episkopo de Vic (1018-1046) kaj abato de Saint-Michel-de-Cuxa. Li estas konsiderata kiel unu el la spiritaj fondintoj de Katalunio kaj eble la plej grava prelato de sia tempo en la Ibera Duoninsulo.

Oliba estis granda verkisto kaj el lia scriptorium en Ripoll elfluis senĉesa fluo de verkoj prilumigantaj nin pri lia mondo. Plej grave, tamen, estas la arabaj manuskriptoj kiujn li tradukis en la latinan por la profito de tuta Eŭropo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Oliba naskiĝis ĉirkaŭ 971 en riĉa familio de la Hispana Marko.[1] Lia patro estis Oliba Cabreta, grafo de Besalú, Cerdanjo, Berga, kaj Ripoll, kaj lia patrino estis Ermengard de Empúries. La deveno de lia patro faris el li la pra-nepon de Vilfredo la Harplena. Oliba havis tri fratojn kaj unu fratinon, kaj kiam lia patro elektis retiriĝi en monaĥejon en 988, liaj landoj estis dividitaj inter la tri plej aĝaj filoj; Bernardo ricevis Besalú kaj Ripoll, Vilfredo ricevis Cerdanjon, kaj Oliba ricevis Berga. En 1002 (aŭ 1003), Oliba rezignis pri siaj sekularaj posedaĵoj por surmeti benediktanan veston en Monaĥejo de Sankta Maria de Ripoll.

Eklezia vivo[redakti | redakti fonton]

Oliba promociis la movadon de Dia Armistico (katalune: Pau i Treva de Déu), ĉirkaŭ 1022 kaj en 1027 la interkonsento al tiu traktato kun aliaj episkopoj kaj nobeloj okazis en Toulouges (Rusiljono). Oni diris ke ĉiuj nobeloj, kavaliroj, farmistoj, kaj monaĥoj konsentis pri tagoj en kiuj neniu povis kvereli kun alia kaj en kiuj fuĝintoj povis rifuĝi en preĝejoj kaj sanktaj lokoj, certaj esti protektitaj kaj respektitaj, kelkajn tagojn ĉiujare, la tagojn de Paco.

Oliba estis tiel influa ke, en 1023, reĝo Sanĉo la 3-a de Navaro konsultis lin pri la oportuno edzinigi sian fratinon Urraca kun ŝia dua kuzo, Alfonso la 5-a de Leono. La episkopo kontraŭstaris, sed Sanĉo ignoris lin. Leteroj de Oliba al pluraj samtempulaj reĝoj de Hispanio montras al ni ke Alfonso kaj lia posteulo, Bermudo la 3-a estis konsiderataj kiel Imperator totius Hispaniae (imperatoroj), dum la Reĝo de Navaro estis simpla rex (reĝo), kvankam fine rex Ibericus.

Oliba fondis aŭ reformis la monaĥejojn de Montserrat (1025), Fluvià, kaj Canigó, kaj konsekris aŭ patronis multajn aliajn preĝejojn, kiaj la baziliko Sankta Maria de Manresa. Li estis la kreinto de la Asembleoj de Paco kaj Batalhalto, la semoj de la estontaj katalunaj corts, por helpi la nobelojn en la administrado de la reĝlando. Li plibonigis la dekoracion de sia propra preĝejo en Ripoll kaj redediĉis ĝin la 15-an de januaro 1032. li estis proksima konsilanto de Berenguer Ramón la 1-a, Grafo de Barcelono kaj rekonstruis la katedralon de Vic kun la subteno de la patrino de Berenguer Ramon, Grafino Ermesenda de Karkasuno. La nova katedralo estis redediĉita al Sanktaj Petro kaj Paŭlo la 31-an de aŭgusto 1038. Oliba mortis en 1046 en sia monaĥejo de Cuxa.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1973, la Kolegio Abato Oliba estis establita kiel privata branĉo de la Universitato de Barcelono. En 2003, la kataluna registaro (Generalitat de Catalunya) aprobis la ŝanĝon de Kolegio Abato Oliba al Universitato Abato Oliba CEU. La fondintaj membroj nomis la instituton laŭ Abato Oliba ĉar ili "celis alpreni la spiriton de Oliba kiu antaŭ mil jaroj establis la fondaĵojn de la naskiĝanta Katalunio sur la bazo de Romia kaj Kristana kulturo"[2].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ramón Menéndez Pidal. La España del Cid. 1929.
  • Ramón Ruiz Amado (1913). Diocese of Vich. Catholic Encyclopedia. Novjorko: Robert Appleton Company.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abbot Oliba en la angla Vikipedio.