Josep M. Terricabras
Aspekto
| Josep M. Terricabras | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de septembro 1878 en Vic |
| Morto | 9-an de januaro 1928 (49-jaraĝa) en Vic |
| Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto kuracisto |
D-ro Josep M. TERRICABRAS [terikabras] (naskiĝis la 12-an de septembro 1878 en Vic; mortis la 9-an de januaro 1928 en Vic) estis kataluna esperantisto kaj kuracisto.
Li estis esperantisto de 1907, prezidanto de la loka Esperanto-grupo, membro de la komitato por gastigo de tielnomataj aŭstro-infanoj post la unua mondmilito. Li verkis propagandajn artikolojn.

