Zutabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zutabe ("kolono", en la eŭska) estas la interna inform-bulteno de la eŭska sendependisma armita organizaĵo ETA, publikigate sen fiksa periodeco kaj kontraŭleĝe. La lasta konita eldonaĵo estas la n-ro 113, koncerna al aprilo 2011[1].

Zutabe estas sukcedanto de la antaŭa bulteno de la organizaĵo, Zutik ("stare", en la eŭska), kiu komencis aperi en 1962 kaj iĝis oficiala en la Unua Asembleo de ETA. Post la okazigo de la 6a Asembleo de la organizaĵo, Zutik estis daŭre eldonata de la plimulto (konita kiel ETA–6a Asembleo) kiu fine fariĝos en la politikan partion Liga Komunista Iraultzailea (LKI). Tiu ĉi daŭre uzadis la bultenon kiel esprim-organon kaj la plimulto dividita (ETA–5a Asembleo), kiu fine venos esti la sola ETA, devis krei tiam alian publikaĵon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]