Ŝtata prizono San Quentin
Aspekto

La prizono San Quentin
La Ŝtata prizono San Quentin (oficiala angla nomo San Quentin State Prison) estas la plej malnova prizono de Kalifornio. Ĝi ekfunkciis en julio de 1852 en kantono Marin kaj havas la areon de 1,7 kvadrataj kilometroj. San Quentin akceptis virajn kaj virinajn juĝitojn ĝis 1933, kiam ekfunkciis la virina prizono en Tehachapi rande de la Mojave-dezerto en la kantono Kern.

La gasĉambro, alikonstruita por ekzekutado per mortiga injekto, kaj poste entute malkonstruita

la prizono el alia perspektivo
La prizono havas lokon por 3317 juĝitoj, sed ofte estis kaj nuntempe estas troplenigita. Tie okazas ofte ekzekutoj, ekde 1994 ne plu en gasĉambro, sed per mortiga injekto.
Ekzekutitaj en San Quentin
[redakti | redakti fonton]- Louise Peete (n. 1880; m. 1947)
- Harvey Murray Glatman (n. 1927; m. 1959)
- Caryl Chessman (n. 1921; m. 1960)
- William Bonin (n. 1947; m. 1996)
- Stanley Williams (n. 1953; m. 2005)
- Clarence Ray Allen (n. 1930; m. 2006)