Mortokoridoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ŝtata prizono San Quentin havas la mortokoridoron por viroj de Kalifornio, Usono, kie dum jaroj suferatendas esperantisto Sekvojo (Billy Ray Waldon, Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah).

Mortokoridoro estas la nomo kiun oni uzas por la aro de prizonĉeloj de mortokondamnitoj; ofte temas pri aparta frakcio de prizono, kie estas la ĉeloj de la individuoj kiuj atendas la ekzekuton. La esprimo estas uzata krome por aludi al la atendotempo de la ekzekuto ("esti en la mortokoridoro"), eĉ en lokoj kie ne estas aparta frakcio aŭ specialaj instalaĵoj por la ekzekutoj aŭ la atendotempoj.

Post individuo estas deklarita kulpulo pri krimo kaj kondamnita al mortopuno, ĝi restos en la mortokoridoro dum pluas proceduro de apelacio, kaj poste la tempo konsiderita necesa antaŭ la ekzekuto. Pro la komplekseco, multekosteco kaj longdaŭreco de la proceduroj de apelacio realigendaj antaŭ la ekzekuto, en kelkaj jurisdikcij la kondamnitoj povas vivi jarojn en la mortokoridoro. Por ekzemplo, en Usono, preskaŭ unu kvarono de mortoj en la mortokoridoro estas reale okazigitaj de naturaj tialoj dum la atendo.[1] Normale, la prizonuloj de la mortokoridoro suferas limigon de komunikado. Tamen, ekde 2000 la ekfunkciado de la socia reto Write a Prisoner ebligis, ke preskaŭ 300 kondamnitoj al mortopuno [2] povis establi kontakton kun la ekstero. Kelkaj subŝtataj instancoj kiel tiuj de Montano kaj Florido, starigis limigojn por malhelpi la uzadon de tiu retkomunumo.[3]

La opoziciantoj al la mortopuno denuncas, ke la izoligo kaj la necerteco de la prizonulo pri ĝia destino konstituas manieron de krueleco kaj ke speciale la longa periodo en la mortokoridoro kondukas la malliberulojn iĝi mense malsanaj se ili jam ne estis tiaj. Tio estas konata kiel "fenomeno de la mortokoridoro". En la mortokoridoro de la Ŝtata prizono San Quentin de Kalifornio, Usono, dum jaroj suferatendas esperantisto Sekvojo (Billy Ray Waldon, Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah).[4]

Partikulara afero okazas en lando ekonomie antaŭenirinta kiel Usono. Kvankam 22 el ties 50 subŝtatoj jam formale abolis mortopunon, aliaj kiel Teksaso koncentris pli ol unu trionon el la 1 500 ekzekutoj ekde la restarigo de la mortopuno en 1976, post 10 jaroj de suspendo fare de la Suprema Tribunalo. Speciale priokupiga laŭ Amnestio Internacia estis la reaktivigo de la mortokoridoro fare de la federacia jurisdikcio sub la prezidenteco de Donald Trump, kio rezultis en 10 ekzekutoj en malpli ol 6 monatoj, nombro senprecedenca en la kvar antaŭaj jardekoj, en kiuj okazis "nur" tri ekzekutoj en aplikado de mortokondamnoj fare de federaciaj tribunaloj. Aliflanke, laŭ la Centro de Informado pri la Mortopuno de Usono, la nombro de nigruloj ekzekutitaj pro murdo de blankuloj ekde 1976, nome ĉirkaŭ 300, estis 15-foje pli alta ol tiu de blankuloj ekzekutitaj pro murdo de nigruloj, ĝis tiam 21, kvankam la nombro de interrasaj nurdoj estis de iom pli ol duobla en la unua supozo.[5]

En kino[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. United States Department of Justice
  2. "Así escriben los condenados a muerte" El País (Hispanio), 26/09/2010
  3. "Prisons ban inmates from soliciting for pen pals" MSNBC.com - 29/07/2009 (en angla)
  4. 92a SAT-kongreso Barcelono 2019 Alirita la 23an de Oktobro 2021.
  5. Death penalty cases show history of racial disparity, report finds Alirita la 2021-06-12, Facebook, 2020-09-15, el Los Angeles Times.