Utopia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libellus vere aureus, nec minus salutaris quam festivus, de optimo rei publicae statu deque nova insula Utopia
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas More
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro politika filozofioliteraturo
Loko de rakonto Britio
vdr
Bildo de la unua eldono. 1516.

Utopia (Utopio), kies origina nome en latina estis Libellus ... De optimo reipublicae statu, deque nova insula Vtopiae (libro pri la ideala stato de respubliko en la nova insulo Utopio) estas verko de Thomas More kaj publikigita en 1516. Tiu estas lia probable plej konata verko. Nur ekde tiu epokfara romano universaliĝis la vorto "utopio" - kiu signifas pragreke "nenielando" (aŭ en Esperanto, Utopio).

La libro konsistas de du partoj. La unua estas dialogo kiu iras ĉefe ĉirkaŭ filozofiaj, politikaj kaj ekonomikaj demandoj en Anglio de la tempo de la aŭtoro kaj la dua parto estas la rakonto kiun unu el la roluloj de la dialogo faras pri la insulo Utopio.

La nomo de la insulo estis inventata de Moro kaj la fakuloj pri lia verko atribuas al li du diferencajn devenojn, ambaŭ el la greka. Unu estas , kiu signifas "ne" kaj la alia , kiu signifas "bonon". Ambaŭokaze, la prefikso komplementiĝas per la vorto topos, kiu tradukeblas per "loko".

Laŭ la tempopaso la termino utopio populariĝis kiel sinonimo de perfekteco, aŭ io neatingebla, tamen Tomaso Moro ne atribuis al ĝi precize tiun signifon en sia verko.

En la libro Utopio la verkisto iom priskribis inventitan lingvon de la Utopianoj. Iuj sciencistoj opinias la verkon kvazaŭ idealan, pli justan britan ŝtaton. Aliaj konsideras lian verkon satiro. Eble T. Morus estis inspirita de la filozofo Platono kaj ties skribaĵo "Timaos". Krome T. Morus priskribis interreligian kulton aŭ pontoreligion, specon de demokratio, aŭguris formon de komunismo, idealoj kiuj revenos en la homaranismon de Ludoviko Zamenhof.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomás Moro, Utopía, Editorial Planeta, 2003, traduko de Joaquim Malafrè Gavaldà. ISBN 84-487-1481-4.
  • Tomás Moro, "Utopía", Editorial Espasa Calpe, 1952, 1999, 2007, traduko de Pedro Voltes, enkonduko de Fernando Savater, ISBN 978-84-670-2319-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]