Robespiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maximilien Robespierre)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Robespiero
Robespierre.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1758 (1758-05-06)
en Arras
Morto 28-an de julio 1794 (1794-07-28) (36-jara)
en Parizo
Mortokialo gilotino
Tombo Errancis Cemetery
Lingvoj franca lingvoitala lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Subskribo Robespiero
Familio
Patro François de Robespierre
Frat(in)oj Augustin Robespierre • Charlotte de Robespierre
Edz(in)o
Okupo
Okupo politikistoadvokatoĵurnalisto • revoluciulo
Information icon.svg
vdr

ROBESPIERO (franclingve Maximilien de Robespierre) naskiĝis la 6-an de majo 1758 en Arras. Li mortis en Parizo la 28-an de julio 1794.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Robespiero komencis sian karieron kiel advokato, laŭ kutimo inter siaj patraj parencoj. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, poste venis al Parizo kiel deputito de la Etats-Généraux. Membro de la jakobena klubo, li sintenis favore al demokratio respublika, tamen subtenis la konstitucian monarĥion. En 1790, por la unua fojo, Liberté, Égalité, Fraternité estis oficiale proponita de Robespiero mem.[1]. Li partoprenis verkadon de la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kaj je la Constitution française du 3 septembre 1791. Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "Montaruloj". La 27an de julio 1793 li eniris en la Komitato por publika savado. En majo 1794 li iniciatis la "Kulton al la Supera Estaĵo".

Robespiero estis la ĉefa aŭtoro de la neniame aplikita Konstitucio de 1793.

Aranĝiĝis komploto por murdi Robespieron, kaj li estis arestita la 27an de julio 1794. Dum tiu aresto, li estis pafita en la makzelon; duboj restas ĉu li mem ĉu la arestantoj lanĉis la kuglon. Li mortis per gilotino la sekvan tagon, kaj tiam komenciĝis la fino de la «Teroro».

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patrino mortis en akuŝo kaj, nelonge post tiam, la patro senspure abandonis sian familion. Kvankam iuj aktualaj esploristoj pretendas esti trakintaj la patron ĝis suda Germanio, tio restas nekonfirmita. Pro manko de patro ĉe si, Robespiero estis edukita en la domo de sia avino, kiu ankoraŭ staras en la Arras. Lin influis ideoj filozofaj de la dekoka jarcento, interalie Jean-Jacques Rousseau.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]