Libereco, Egaleco, Frateco


Libereco, Egaleco, Frateco estas la moto de la Franca Respubliko, de la Haitia Respubliko kaj de asocioj kiaj la framasonaj Granda Loĝio de France kaj Grand Orient de France. Ĝi figuras en la artikolo 2a de la Franca konstitucio de 1958. Ĝi trovas sian fundamenton en tio kio koncernas la liberecon kaj la egalecon, en la artikolo 1a de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kiu estas unu de la tri elementoj de la konstitucia bloko[1], dum frateco estas valoro tradicia de kristanismo kaj de framasonismo.
Tiu triobla moto aperis dum la Franca Revolucio kaj en la ribelo de la sklavoj de Haitio. Ĝi estis originale proponita de Robespiero[2] kiel nur unu formulo inter aliaj, kaj uzita dum la periodo revolucia laŭ la formo: Liberté, Égalité, Fraternité ou la Mort (L, E, F aŭ la morto). Ĝi estis adoptita oficiale en Francio la unuan fojon en 1848 de la Dua Respubliko, kaj ekde 1879 de la Tria Respubliko kaze de la konstitucia revizio.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Borgetto, Michel. La Devise : « Liberté, Égalité, Fraternité ». Paris : PUF, 1997, 128 p. (Que sais-je ; n° 3196). (ISBN 2-13-048355-0)
- David, Marcel. Le Peuple, les droits de l'homme et la république démocratique. Paris : l'Harmattan, 2002, 275 p. (ISBN 2-74754274-2)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Documents révolutionnaires avec différentes devises, République française et Cisalpine.
- Un exemple d'emploi, Annales historiques de la Révolution française, n° 322
- Proposition de loi tendant à rendre obligatoire la mention : « Liberté, Égalité, Fraternité » sur les édifices publics n° 2819, prezentita de Jean-Pierre Nicolas en 2006.
- Retejo de la Prezidenteco de la Respubliko.