Frankisma reĝimo
| Frankisma reĝimo | ||
|---|---|---|
| reĝimo | ||
| aŭtoritatismo • falangismo • solrego | ||
| Komenco | 1930-aj jaroj vd | |
| Landoj | Hispanio vd | |

Frankismo estas la termino uzata por aludi al la ideologio kaj politika kaj socia kaj al la socia movado de nuancoj faŝismaj[1] ĉefe dekomence, kiu utilis kiel apogo kaj subteno al la diktatura reĝimo okazinta en Hispanio dum la Enlanda Milito inter 1936 kaj 1939, kaj kiu sub estrado de la generalo Francisco Franco pluekzistis ĝis ties morto en 1975 aŭ iom plie, nome Frankisma Hispanio.
Per plua historia perspektivo, multaj historiistoj konsideris, ke la frankismaj strukturoj, sintenoj kaj gravuloj pluvivis post la morto de Franco dum la nomita Hispana Transiro al demokratio kaj eĉ poste ĝis atingi la 21-an jarcenton.[2]
Laŭ diversaj historiistoj la koncepto ricevis ankaŭ diversajn nomojn, kiel "diktaturo de Francisco Franco", "frankisma diktaturo", "frankisma Hispanio", "frankisma reĝimo" aŭ eĉ "erao de Franco".[3] Ĉiuokaze temas pri prononcaj adaptoj, dum etimologie frankismo estus "franco-ismo".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Montenegro, Walter.
- ↑ Grupo de Historia Memoro de CNT, "Duonjarcento post la morto de la genocidulo: la batalo por la rakonto", Sennaciulo, 1444-1446, oktobro-decembro 2025.
- ↑ «¿Totalitario o autoritario? Franco fue por encima de todo un superviviente». ABC. 9a de decembro 2013. «Los historiadores llevan años discutiendo cómo catalogar a su régimen. / Juan José Linz, profesor de la Universidad de Yale, lo incluyó en su taxonomía de «régimen autoritario»».

