Klerikfaŝismo
Etoso
Klerikfaŝismo estas ideologio kiu enhavas la politikajn kaj ekonomiajn doktrinojn el klerikismo kaj faŝismo. La esprimo estis uzata por priskribi organizojn kaj movadojn kiuj kombinas fanatikajn religiajn elementojn kune kun faŝismo, apogon el religiaj organizoj al faŝismo, aŭ faŝistajn reĝimojn ene de kiuj la klerikaro ludis gravan rolon.
Klerikfaŝismaj movadoj
[redakti | redakti fonton]Ekzemploj el diktaturoj aŭ politikaj movadoj kiuj enhavis elementojn el klerikfaŝismo estis:
- La reĝimo de Jozef Tiso (Slovaka Popola Partio) en la Slovaka Respubliko (1939–1945).
- La Ustaše-movado en la Sendependa Ŝtato de Kroatio.[1]
- La Jugoslava Nacia Movado, kiu kunlaboris kun la Nazia pup-registaro de Milan Nedić.
- António Salazar en Portugalio.
- Getúlio Vargas en Brazilo.
- Engelbert Dollfuss en Aŭstrio.
- Leon Rupnik en Slovenio.
- La Garda de Fier (Fera Gardo), estrita de la fervora ortodoksulo Corneliu Zelea Codreanu.
- La Reksisma Movado en Belgio, estrita de León Degrelle.
- La Lapua Movado en Finnlando.
- La nacikatolikisma Movado el Francisco Franco en la Frankisma Hispanio.