Aŭtoritatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj. La influa priskribo de aŭtoritatismo en 1964 fare de Juan Linz[1] karakterizis aŭtoritatismajn politikajn sistemojn per kvar kvalitoj:

  1. limigita politika plurismo; tio estas, tiaj reĝimoj metas limojn je politikaj institucioj kaj grupoj, kiaj leĝistaroj, politikaj partioj, kaj interesaj grupoj;
  2. rajto regi surbaza de emocio, precipe de identigado de la reĝimo kiel bezonita malbono por batali kontraŭ "facile rekonataj sociaj problemoj," kiaj subevoluintecopopolribelo;
  3. minimuma socia movebleco, plej ofte kaŭzita per limoj je la publiko, kia subpremado de politikaj kontraŭuloj kaj kontraŭreĝima aktiveco;
  4. neformale difinita ekzekutiva potenco, kun ofte malklaraj kaj ŝanĝantaj povoj.[2]

Precipe ekstrema formo de aŭtoritatismo estas totalismo.

Aŭtoritatismaj registaroj kaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

La kancelario de Engelbert Dollfuss en Aŭstrio enhavis multajn elementojn de aŭtoritatismo.
Francisco Franco, kaŭdilo de Hispanio de 1936 ĝis 1975, gvidis aŭtoritatisman reĝimon, kiu kontinuis ĝis lia morto kaj la Hispana transiro al demokratio.

Linz distingis novajn formojn de aŭtoritatismo disde personismaj diktaturoj kaj totalismaj ŝtatoj, uzante la diktaturon de Francisco Franco kiel ekzemplon. Malsame de personismaj diktaturoj, novaj formoj de aŭtoritatismo havas instituciigitan reprezentadon de diversaj aktoroj (en Hispanio tiuj inkludis la militistaron, la Katolikan Eklezion, la Falangon, monarkiistojn, teknokratojn kaj aliaj); malsame de totalismaj ŝtatoj, la reĝimo dependas de pasiva amasakcepto anstataŭ popola subteno.[3]

Diversaj subspecoj de aŭtoritatismaj reĝimoj estas identigitaj de Linz kaj aliaj.[4] Linz identis la du plej bazajn subspecojn kiel tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj kaj burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj:

  • Tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj la potenco de "la reganta aŭtoritato (ordinare unu persono)" estas tenata "per kombinaĵo de apelacioj al tradicia legitimeco, patron-klientaj ligoj, kaj subpremado, plenumita de aparato ligata al la reganta aŭtoritato per persona fidelo."[4]
  • Burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj "regataj de koalicio de militaj oficeroj kaj teknokratoj, kiuj agas pragmate (anstataŭ ideologie) inter la limoj de sia burokrata mensostato.[4] Mark J. Gasiorowski sugestas, ke estas plej bone distingi "simplajn militajn aŭtoritatismajn reĝimojn" disde "burokrataj aŭtoritatismaj reĝimoj" en kiuj "potenca grupo de teknokratoj uzas la stat-aparaton por klopodi raciecigi kaj evoluigi la ekonomion," kia Sud-Koreio sub Park JungHee.[4]

Linz identis ankaŭ tri aliajn subspecojn de aŭtoritata reĝimo: korporaciismoorganik-ŝtatismo, rasa aŭ etna "demokratio" kaj post-totalismo.[4]

  • Korporaciismaj aŭtoritataj reĝimoj "estas tiuj, en kiuj korporaciismaj institucioj estas vaste uzataj de la ŝtato por koopti kaj malmobilizi potencajn interesajn gropojn"; tiu speco estas plej vaste studita en Latin-Ameriko.[4]
  • Rasaj kaj etnaj "demokratioj" estas tiuj, en kiuj "iuj rasaj aŭ etnaj grupoj profitas plenajn demokratiajn rajtojn dum tiuj rajtoj en aliaj grupoj estas grandparte aŭ tute negataj," ekzemple Sud-Afriko sub apartismo.[4]
  • Post-totalismaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj totalismaj institucioj (ekzemple la partio, kaŝpolico kaj ŝtat-regata amasmedio) restas, sed kie "ideologia ortodoksio falis favore de rutinigado, subpremado falis, la plej alta estraro de la ŝtato estas malpli personisma kaj pli sekura, kaj la nivelo de amasmobilizado signife falis."[4] Ekzemploj inkludas la Sovetuniaj Orientblokaj ŝtatoj en la mezaj 1980-aj jaroj.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Shorten, Modernism and Totalitarianism: Rethinking the Intellectual Sources of Nazism and Stalinism, 1945 to the Present (Palgrave Macmillan, 2012), p. 256 (note 67).
  2. Gretchen Casper, Fragile Democracies: The Legacies of Authoritarian Rule, p. 40-50 (citing Linz 1964).
  3. Todd Landman, Studying Human Rights (Routledge, 2003), p. 71 (citante Linz 1964 kaj aliaj).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Mark J. Gasiorowski, The Political Regimes Project, en On Measuring Democracy: Its Consequences and Concomitants (ed. Alex Inketes), 2006, p. 110-11.