Korea Laborista Partio
| Korea Laborista Partio | ||
|---|---|---|
| partio | ||
| Komenco | 30-a de junio 1949 vd | |
| Antaŭe | Laborista Partio de Nord-Koreio vd | |
| Landoj | Nord-Koreio vd | |
| Sidejo | Placo Kim Il-sung | |
| Ideologio |
Kimilsungismo-Kimĝongilismo • Ĉuĉeo • Armea Unuaeco • korea etna naciismo • paralela antaŭenigo • reunuiĝo de Koreio | |
| Fondintoj | Kim Il-sung vd | |
| Estro | Kim Ĝong-un (ekde 11-a de aprilo 2012) | |
| Posedatoj | Rodong Sinmun | |
| Retejo | Oficiala retejo | |

Korea Laborista Partio (koree 조선로동당 Joseon Rodongdang prononco: ĉoson rodongdang) estas reganta partio de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (lando konata kiel Nord-Koreio). Korea Laborista Partio (KLP) regas ekde la fondiĝo de la popol-demokratia respubliko en 1949 (tiam kunfandiĝis Laborista Partio de Nord-Koreio kaj Laborista Partio de Sud-Koreio).
Ĝia ĝenerala sekretario estis Kim Il-sung de 1949 ĝis 1994, Kim Ĝong-il de 1994 ĝis 2011 kaj Kim Ĝong-un de 2011. Ĝi estas unu el tri politikaj partioj en Nord-Koreio.
Eksterlande oni ofte taksas la partion stalinista. KLP havas sian propran ideologion (vidu ĉuĉeo), kiun ĝi konsideras supera kompare al marksismo-leninismo.

