Isaias Afewerki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Isaias Afewerki
Prezidento de Eritreo
Isaias Afwerki in 2002.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) (do nun 74-jara)
en Asmero, Eritreo
Religio Monofizidismo [#]
Ŝtataneco Eritreo [#]
Alma mater Adis-Abeba Universitato [#]
Partio Popola Fronto por Demokratio kaj Justico [#]
Subskribo Isaias Afewerki
Profesio
Okupo politikisto [#]
prezidanto de Eritreo
Dum la 24-an de majo 1993 -
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Isaias Afewerki estas eritrea politikisto. Li naskiĝis la  2-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) en Asmero, Eritreo, do nun estas 74-jara. Ekde la 24-a de majo 1993 li estas la ŝtata prezidanto de Eritreo kaj gvidanto de la - formale "transira" - registaro de Eritreo, respubliko tiujare fondita en orienta Afriko.

Krome li estas ĝenerala sekretario de la Popola Fronto por Demokratio kaj Justo (PFDJ, tigraje ህዝባዊ ግንባር ንደሞክራስን ፍትሕን, ህግደፍ, arabe الجبهة الشعبية للديمقراطية والعدالة, itale Fronte Popolare per la Democrazia e la Giustizia, angle People's Front for Democracy and Justice). Antaŭe, en la gerila batalo pri sendependigo de Eritreo el la ŝtato Etiopio, li gvidis la sendependigan movadon kiun dominis la Eritrea Popola Liberiga Fronto (EPLF).