Baazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Syrian Baath Logo.svg
Baath-emblemo

La partioj BaazBa'ath aŭ Ba'as (en araba lingvo: بعث, renaskiĝo) estas grupo de partioj kaj movado, disvolviĝintaj en la araba mondo, kiuj okupis la povon en Sirio kaj Irako. Gi ankaŭ estis politike aktiva en aliaj arabaj landoj, kiel Egiptio, Libano, Jemeno, Jordanio, kaj ankaŭ la politiko de la palestinanoj. Hodiaŭ neniu el la partioj, krome en Sirio, havas signifan potencon.

Ĝi estis kreita en 1947 en Damasko, kiel movado naciista, tutaraba kaj kontraŭkoloniisma. Lia ĉefa ideologo estis Michel Aflak.

Ĝi baldaŭ dividiĝis ĉefe en du branĉoj, kiuj malamikiĝis de tiam. Unu prenis la povon en Sirio (1963-1966 kaj de 1970 ĝis nun) kaj la alia en Irako (1963, kaj poste de 1968 al 2005).

La moto de la movado tekstas: "Ŭahdah, Hurrijah, Iŝtirrakijah" (unuiĝo, libereco, socialismo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]