Oliver Goldsmith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Goldsmith
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1728 (1728-11-10)
en Elphin
Morto 4-an de aprilo 1774 (1774-04-04) (45-jaraĝa)
en Londono
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Templana Preĝejo vd
Lingvoj angladana vd
Ŝtataneco Reĝlando IrlandoIrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de EdinburgoKolegio Triunuo • Sligo Grammar School vd
Subskribo Oliver Goldsmith
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo kuracisto • kuracisto-verkisto • poeto • dramaturgo • literaturkritikisto • romanisto • verkisto • eseisto • poligrafo • dramaturgo • teatra produktoro vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozopoeziodramomedicino vd
Aktiva en Leiden vd
Verkado
Verkoj La vikario de Wakefield ❦
Ŝi kliniĝas por venki vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oliver GOLDSMITH (naskiĝis la 10-a de novembro 1728, mortis la 4-a de aprilo 1774) estis irlanda verkisto.

Naskiĝinte en Pallasmore, Irlando kiel filo de pastro, li unue studis teologion, poste medicinon. Post plurjara vagado tra la Europa kontinento li ekde 1756 vivis ĉefe en Londono, kie li en 1774 mortis.

El lia verkaro ĉefe famas la romano The Vicar of Wakefield. Goldsmith estis amiko de Samuel Johnson kaj influis per siaj verkaro famulojn kiel Walter Scott, Washington Irving kaj Johann Wolfgang von Goethe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Citizen of the World (eseoj, 1762)
  • The Vicar of Wakefield (romano, 1766)
  • The Good-natur'd Man (komedio, 1768)
  • The Deserted Village (poezio, 1770)
  • She Stoops to Conquer (komedio, 1773)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Balado. – En: Omaĝoj : poemoj plejparte el la angla. – p. 39-45
  • Pastro-doktoro Primrose suferas ankoraŭ unu malfeliĉon, el ĉapitro XIV (The Vicar of Wakefield) de La monda civitano (The Citizen of the World). – En: Angla antologio. Vol. 1. – p. 297-305
  • Ŝi kliniĝas por venki (She Stoops to Conquer), komedio en kvin aktoj, tradukis Achille Motteau. – London: The Esperantisto, s.j. – 79 p.
  • Ŝi humiliĝas por venki (She Stoops to Conquer), komedio en kvin aktoj, tradukis Achille Motteau. Lingve reviziita eldono. - [Tyresö: Inko], 2003. - 137 paĝoj.