The Pickwick Papers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pickwick Papers)
The Posthumous Papers of the Pickwick Club, Containing a Faithful Record of the Perambulations, Perils, Travels, Adventures and Sporting Transactions of the Corresponding Members
literatura verko • serie eldonita fikcio
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato aprilo 1836
Loko Anglio
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro satiropikareska romano
vdr
Aŭtografita titolpaĝo de la 1a eldono.

The Posthumous Papers of the Pickwick Club (konata ankaŭ kiel The Pickwick Papers) estis la unua romano de Charles Dickens. Oni petis lin kontribui al la projekto kiel promesplena verkisto post la sukceso de Sketches by Boz, publikigita en 1836 (plej el la romanoj de Dickens aperis en epizodaj eroj antaŭ esti publikigitaj kiel kompletaj volumoj). Dickens (ankoraŭ verkante sub la pseŭdonimo Boz) pli kaj pli ekkontrolis la nesukcesan ĉiumonatan publikaĵon post la origina ilustristo Robert Seymour memmortigis.

Pere de la enkonduko de la rolulo Sam Weller en la ĉapitro 10a, la libro iĝis la unua reala publikiga fenomeno, kun eksterleĝaj kopioj, teatraj adaptoj, libroj pri anekdotoj de Sam Weller kaj aliaj varoj.

Post la publikigo, la vidvino de Robert Seymour postulis, ke la ideo por la romano estis origine de lia edzo; tamen, en sia prefaco al la eldono de 1867, Dickens arde neis ajnan specifan kontribuon, verkante ke "Mr Seymour neniam originis aŭ sugestis anekdoton, frazon aŭ vorton troveblan en la libro."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Dickens, The Posthumous Papers of the Pickwick Club (1867 represo), p. 8