Muusses Esperanto-Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Muusses Esperanto Biblioteko - titolo de libroserio, kiun eldonis antaŭ la Dua Mondmilito J.Muusses. La eldonejo de la libroserio titoliĝis Esperanto eldonejo J.Muusses kaj situis en la urbo Purmerend (Nederlando). La redakcio de Muusses Esperanto Biblioteko konsistis el famaj esperantistoj. Inter ili: J. Glück, T. Jung, J.H. Willems.

Libroj eldonitaj en libroserio Muusses Esperanto Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La Problemo de Lingvo Internacia, 1938.
  • №1 La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo (1937) de Julius Glück
  • №2 Rusaj Noveloj, 1937, M.J.Lermontov kaj D.N.Mamin-Sibirjak
  • №3 De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj de Teo Jung
  • №4 Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo de Joseph R. Scherer
  • №5 El la Klasika Periodo de Esperanto: (Grabowski kaj Kabe) de Julius Glück
  • №6-7 La Kongresaj Paroladoj (partoj I kaj II) de L. L. Zamenhof
  • №8 La Avo de Sándor Petőfi
  • №9 La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro de Bengoa
  • №10 La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912 (La 8a Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj k. oficialaj dokumentoj de Julius Glück
  • №11 La Ora Jubilea Kongreso de Esperanto 1937 de Julius Glück
  • №12 Nordnordaj Fabeloj (1937) de Joel Thézard
  • №13 En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj (1937) de Ivan Ŝirjaev
  • №14-15 La Problemo de Lingvo Internacia, serio de radio-paroladoj fare de Björn Collinder
  • №16 Rozinjo de G. Török
  • №17 El la Londona Skizlibro de Charles Dickens
  • №18 Flugado Alimonden (1938) de Ernest G. Dodge
  • №19 Patro kaj Filo kaj Aliaj Rakontoj de Jordan Jovkov