Master Humphrey's Clock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Master Humphrey's Clock (La horloĝo de Mastro Humphrey) estis ĉiusemajna perioda gazeto eldonita kaj verkita tute de Charles Dickens kaj publikigita el la 4a de aprilo 1840 ĝis la 4a de decembro 1841. Ĝi ekis per enkadriga rakonto en kiu Master Humphrey rakontas pri si mem kaj sia malgranda cirklo de amikoj (kiu inkludas Mr. Pickwick), kaj ilia emo por rakonto de historioj. Kelkaj mallongaj historioj estis inkluditaj, sekvite de romanoj The Old Curiosity Shop kaj Barnaby Rudge. Oni supozas ĝenerale, ke Dickens dekomence intencis The Old Curiosity Shop kiel mallonga novelo kiel la aliaj kiuj estis aperinta en Master Humphrey's Clock, sed post kelkaj ĉapitroj decidis etendi ĝin al novelo. Master Humphrey aperas kiel rakontanto per unua persono en la tri unuaj ĉapitroj de Old Curiosity Shop sed poste malaperas, asertante, "And now that I have carried this history so far in my own character and introduced these personages to the reader, I shall for the convenience of the narrative detach myself from its further course, and leave those who have prominent and necessary parts in it to speak and act for themselves."