Joseph Fouché

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joseph Fouché
Joseph Fouché.png
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1759 (1759-05-21)
en Le Pellerin
Morto 26-an de decembro 1820 (1820-12-26) (61-jara)
en Triesto
Tombo Ferrières-en-Brie
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infanoj Athanase Fouché • Joseph-Liberté Fouché • Armand Fouché d'Otrante
Okupo
Okupo politikistodiplomato • eseisto • advokatoinstruisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Joseph Fouché (1759-1820).

Joseph FOUCHÉ, duc d'Otrante, (esperante: duko de Otranto), (naskiĝis la 21-an de majo [1] 1759 en Le Pellerin, apud Nantes; mortis la 26-an de decembro 1820 en Triesto, tiam parto de Aŭstrio, nuntempe en Italio) estis franca politikisto, unu e lla gvidantoj de la franca Revolucio kaj ministro de la polico dum la unua franca Imperio kaj de la posta la unua Resurtronigo. Historie li estas konsiderta la patro de moderna polico kaj de la ideo kaj realigo de polica ŝtato.

Liaj politikaj kapabloj agi malantaŭ la kulisoj, kompreni kie blovas la vento kaj krei kreivajn politikajn ligojn sen ideologiaj sentoj, metis lin, kune kun lia nuntempa kolego Talleyrand, kiel la arketipo de la senbrida politikisto.

Inter aliaj de la nacia konvencio, li estis tiu, kiu subskribis la mortkondamnon de Ludoviko la 16-a.

La Artileriisto de Liono[redakti | redakti fonton]

En novembro 1793 li estis vokita de la revolucia konvencio por subpremi ribelon okazita en Liono, kie li uzis metodojn kiel amasa pafado al la protestanta homamaso kaj kaŭzis gravajn vundojn ĉe pli ol 270 homoj, 60 el kiuj estis gviditaj el malliberejo kaj pafis ilin. Rezulte li estis kromnomita "Le Mitrailleur de Lyon". Laŭ la kritiko pri ĉi tiu agmaniero, li subpremis la ribelon per ekzekuto per senkapigi en gilotino, kio kaŭzis ĉirkaŭ 1800 ekzekutojn ĝis li revenis Parizon en aprilo 1794. Tiam li fame diris:

"La sango de la krimuloj fekundigas la landon de libereco kaj stabiligas ĝiajn fundamentojn".

Resurtronigo[redakti | redakti fonton]

Por pruvi sian lojalecon al la nove akirita krono kaj sian efikecon al la reĝimo, Li ĉeforkestris kampanjon de teroro kaj mortigo de revoluciuloj, liaj iamaj amikoj kaj lojaluloj de Napoleono, inter aliaj, li ekzekutis Michelle Neh, unu el la marŝaloj en la armeo de Napoleono.

En Kulturo[redakti | redakti fonton]

La juda-aŭstra verkisto Stefan Zweig publikigis mallongan biografion de Fouche ("Fouche - portreto de politika viro") en 1929. Zweig emfazis la oportunisman dimension kaj la puran potencan deziron en la rolulo de Fouche.

Portreto


  1. Noto 1 - La dato de naskiĝo ne estas konata kun certeco kaj estas 38 aliaj datoj en la literaturo. Tamen ĉi tiu dato, kiu baziĝas sur la baptatesto, estas kutima.