Kuliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paneloj uzeblaj kiel kulisoj.
Dans les coulisses pentraĵo de Félicien Rops, ĉ. 1878.

En teatrejo, la kuliso (aŭ pli ofte la kulisoj) estas moveblaj septoj/paneloj aŭ kurtenoj kiuj normale troviĝas je la flankoj de la scenejo, kaj de malantaŭ kiuj aktoroj iras sur la scenejon aŭ forlasas ĝin, dum la teatraĵo. Ofte malantaŭ kuliso troveblas rekvizitoj kiuj ne estas uzataj, lampoj, ktp. Estas unu el la ĉefaj elementoj de la sceno kiu utilas por apartigi flanke la areon kie okazas la fikcio disde la areo kie ankoraŭ estas realo, nome la realo de aktoroj ludontaj.

Laŭ Francisko Azorín kuliso estas Pentrita, movebla parto de teatra scenejo, formanta, kun aliaj ambaŭflanke starigitaj, kun la pentrita fono k. pendantaĵoj, la dekoracion.[1] Li indikas etimologion el la latina colare (glitiĝi).[2]

Metafore, "inter la kulisoj" signifas ke iu aranĝas aferojn aŭ laboras sen tiri atenton al si, aŭ eĉ kaŝe.

En multaj teatraĵoj, kaj ĉefe filmoj pri teatro, la agado "inter la veraj kulisoj" estas interesa el la vidpunkto, ke temas pri limo inter la fikcio kaj la realo, do, oni povas aprezi la psikologian evoluon kaj transformon de la aktoroj preparanta sin por la aktora ludado. Ĝi utilas ankaŭ kiel sub-scenejo por konfuzaj situacioj, humoraĵoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 122.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Friedman, Sally (1994). Backstage Handbook: an illustrated almanac of technical information., Broadway Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]