Hidroplano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hidroplano de la tipo De Havilland Canada DHC-3 Otter.

Hidroplano (aŭ malpli fake akvoaviadilo) estas aviadilo, provizita per rimedoj (speciala ŝelo, flosiloj ktp) por normale ekflugi de sur la akvo (maro, lagorivero) kaj suriĝi sur ĝin. La vorto devenas la greka vorto hydros (akvo).

Dum aviadilo kapablas surteriĝi sur tero kaj elteriĝi el ĝi, hidroplano kapablas surmariĝi sur maro kaj elmariĝi el ĝi. Amfibia aviadilo estas subklaso de hidroplano, kiu ne nur kapablas surmariĝi kaj elmariĝi sed ankaŭ surteriĝi kaj elteriĝi.

La unua pilotita flugo de hidroplano okazis sur la Sejno la 6-an de junio 1905 : la aviadilo estis desegnita, konstruita kaj pilotita de Gabriel Voisin.

Listo de famaj hidroplanoj[redakti | redakti fonton]