Homamaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Subuloj)

Homamasa socio.

Historie Homamaso kaj Homamasa socio estas la socio en kiu ne estas reganta klaso, tradicie la aristokrataro, sed estas la multnombra popolo, malalta socia klaso majoritata, kiu hegemonias.

En politikaj sciencoj, sociologio kaj konstitucia juro, la termino homamaso referencas al kolektiva subjekto en kelkaj manifestigoj de la socia konduto, speciale por priskribi formojn de gregema konduto, kontraŭ la individua tipo de kondutoj. La termino estas uzata ofte en pluralo (la homamasoj), kaj opozicie al la koncepto de elitoj. Kutime la termino ne estas uzata de neŭtrala maniero, sed kun diversa valorigo semantika depende la ideologia intenco, ĉu negativa aŭ pozitiva, komprenante ĝin kiel fenomeno de ebla liberigo. Ĝi forte rilatas al aliaj konceptoj kiel popolo, homosvarmo, multego, plebo, populacio kaj popolaĉo; kaj per la esprimo en greka lingvo hoi polloi (greke οἱ πολλοί -"la plejmultuloj" aŭ "la majoritato"-, la fundamento de la demokratio aŭ povo de la popolo -kie "demos" estas tradukebla al popolo) en opozicio al hoi olligoi (greke οἱ ὀλίγοι-"la malmultuloj" aŭ "la minoritato"-, la fundamento de la oligarkio), ambaŭ devenaj de la funebra diskurso (elogio) de Periklo tre uzita kiel elitisma topiko en la anglosaksa kulturo ekde la komenco de la 19-a jarcento.[1]

En la kunteksto de la politikaj partioj la homamasaj partioj estas koncepto kiu aperis en la 20-a jarcento, kontraŭ la partioj de kadrulojde elitoj. Tiu koncepto estas asocieblaj al la koncepto de klaspartio (referencita al la laborista klaso kaj al la marksismaj, socialismaj kaj komunismaj partioj).

Ekde la komenco, homamaso estis ne nur koncepto, sed pensmaniero kaj sistemo por organizi la socion, nome formo modeli la mondon, nome modelo konkreto de socio. Por kelkaj pensuloj, la homamasa socio estas pli efika maniero organizi la socion.

Ĉiuokaze temas pri konflikta koncepto, ĉar fine de la 19-a jarcento ĝi estis en la politikaj debatoj kaj kondukis al ideologia kontraŭstaro inter la politikaj maldekstro kaj la dekstro. El la maldekstro (socialisma, laborista movadoj) la homamaso estis konsiderata kiel liberigilo kaj celo de liberigo, ĉar komprenata kiel aro da homoj kiuj kiam unuigotaj povus atingi emancipigon disde la establita povo. La marksismo proponis, ke la kapitalismo estis kreinta sian propran malamikon, ĉar la homamaso metus komune siajn interesojn, kaj povus ankaŭ komune agadi. Pro tio la homamaso estis konsiderita tialo por espero ekde la maldekstro.

Aliflanke, ekde la dekstro, la burĝaro, pli ema reteni la establitan ordon, rigardis la homamason kiel minaco, kiel katastrofo de la socio. Ene de tiu tendenco oni povas konsideri la valorojn de la hispana filozofo José Ortega y Gasset, kiu en sia verko "La rebelión de las masas" (La amasribelo) konsideras tiujn kiel amaso da individuoj senraciaj kiuj kontribuas al la detruo de la okcidenta mondo.

En la formado de la koncepto, el vidpunkto de la demografio, la industriigo okazigis fortan kreskon de la grandaj urboj. Tio rezultas en la fakto, ke la populacio kiu iam vivis en ruraj kernoj, aglomeriĝas en malgranda spaco kaj akcelita tempo, serĉe de laborposteno kaj vivtenado. Tiu fenomeno okazigis fortan efikon je ekonomia, politika kaj socia niveloj en tiu epoko.

Post jardekoj, homamaso estas plej ofte konsiderata kun negativa senco, kaj hegemoniis unu de la du mondorigardoj, nome la plej konservativa. (Oni povus konsideri, ke tiu konsidero ĝeneraliĝis pro la venko de la politika tendenco kiu defendis ĝin). Krome, tre ofte oni observas mondorigardon kvantecan de la homamaso, ĉefe el la perspektivo de la sociologio, en kiu oni observas ĝin kiel granda aro de unuformaj kaj pasivaj homoj. Se konsideri la koncepton al la medio de la komunikado, ĝi ludas gravan rolon elstaran por la difino de la amaskomunikiloj, kiuj estus propra trajto de tiu moderna, urba, industriigita kaj kapitalista socio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tucidido, Historio de la Milito de Peloponezo, “Funebra diskurso de Periklo”, II.35-46: «καὶ ὄνομα μὲν διὰ τὸ μὴ ἐς ὀλίγους ἀλλ᾿ ἐς πλείονας οἰκεῖν δημοκρατία κέκληται» " (Ties nomo, ĉar la regado ne dependas de malmultoj sed de la majoritato, estas demokratio") Tucidido, op. cit. II.37.1