Gregemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grego de gnuoj.
Birdaro de sturnoj.

Gregemo estas la tendenco vivi are, grupe kun aliaj samgenranoj formante gregojn, fiŝarojn, koloniojn aŭ, ĉe homoj, sociajn grupojn.

Homoj estas nek komplete gregemaj, kiel la formikoj, ruĝaj cimojabeloj, nek tute solema, kiel tigroj, sed anstataŭe homoj estas pli kompleksa kaj tendencas esti duongregema, tio estas, kelkaj el iliaj celoj kaj necesoj estas sociemaj kaj aliaj estas solemaj.

Gregemo estas interspecia rilato kiu okazas kiam la individuoj de populacio asociiĝas cele al ricevo de ia profito, kiel sekureco, predevito, idozorgado, predado, manĝado, ripozo, varmigado ktp.

La scienco kiu celas la studon de la bestosocioj estas la etologio kaj tiu kiu analizas kaj karakterizas la homajn sociojn estas la sociologio. Aliflanke la socibiologio estas la fako de la sociologio kiu studas la biologiajn fundamentojn de la sociaj agadoj kaj establas dialogon inter sociologio kaj biologio.

Vidu antaŭ[redakti | redakti fonton]