Reinhold Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhold Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1867 (1867-05-14)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 1948
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantistoinstruistoverkisto
vdr

Reinhold SCHMIDT (ŝmit), germano, privata instruisto kaj verkisto, nask. 14-an de majo 1867 en Breslaŭo, mortis en 1948[1][2]. Kune kun sia frato Adolf Schmidt li apartenas al la unuaj pioniroj de Esperanto en Germanio.

En la jaro 1908 li komencis la kelkmonatan diskuton pri "Helplingvoj" en la popularscienca revuo "Die Umschau" per la germanlingva teksto "Der gegenwärtige Stand der Esperantobewegung (kajero 6 de la 8-a de, februaro 1908). Dum la jaroj 1909 kaj 1910 en "Umschau" aperis kelkaj kontribuoj por Esperanto kaj por Ido. Favore al Esperanto estis ampleksa teksto de lia frato Adolf Schmidt, famkonata sciencisto, kun la titolo "Der gegenwärtige Stand der Hilfssprachenbewegung" (kajero 2, de la 8-a de januaro 1910).

Verkoj: Gustaf Vasa, historia dramo en kvin aktoj, la unua originala dramo en E, 1910; Bildaro de Goethe, 1909; La amkonkurantoj, triakta komedio, 1911 kaj 1923; Der grüne Stern, prop. komedio, ludita en Gotha, 1911.

Lia postlasaĵo, ankaŭ manuskriptoj de ne aperigitaj literaturaj verkoj, estas parto de Nachlass Schmidt (Postlasaĵo Schmidt) – Chart. A 2170 – en la Forschungsbibliothek Gotha (Esplorbiblioteko Gotha).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roob, Helmut, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985, p. 16.
  2. Schmidt en Originala Literaturo Esperanta