Pantografo (kurentoprenilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pantografo
Skizo de pantografo
Skizo de pantografo

Pantografo estas kurentoprena aparato ĉe elektraj veturiloj. Ĝi konsistas el artikitaj stangoj, kiuj premas metalan arĉon kun grafita surmetaĵo al la supertraka kontakta lineo (drato). Ekzistas formoj kvarangulaj kaj triangulaj.

La aparato ricevis sian nomon de la samnoma desegnilo, kiu havas similan formon. Pantografo estas la sola formo de kurentoprenilo uzata ĉe elektraj fervojoj kun supertraka kontakta lineo, ĉar male al troleo ĝi ebligas ambaŭdirektan veturadon sen homa interveno.

Dosiero de: Sese Ingolstadt (Germanujo) Einholmstromabnehmer mit Einzelkomponenten Unu bastono-pantografo kun detalaj komponantoj de trajno ICE 3, Germanujo Schleifleisten-facetolisteloj; Palette-paledo; Palettenfederung - paleda risortado; Palettenführung - paleda konduktilo; Oberarm - supra brako; Unterarm - suba brako; Kuppelstange - kupla stango; Hebantrieb - leva maŝino; Stützisolatoren - apogaj aŭ tenaj izoliloj

Ligiloj en vikipedio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]