Troleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Troleo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Troleo estas oblikva stango sur elektra veturilo, kiu estas premata al horizontala drato (de fervojatrama supertraka kontakta lineo aŭ de trolebusa kontakta lineo) por ricevi de ĝi elektran energion.

Ekzistas du precipaj specoj de troleoj:

  • pulia troleo, kies supro estas forkeca kun pulio inter la du brakoj de la forko; la pulio ne glitas, sed ruliĝas laŭlonge de la drato, kio altigas ties vivodaŭron. Puliaj troleoj okaze forsaltas de la drato; pro tio ili havas ŝnuron, kiu ebligas rekontakigi ilin.
  • arĉa troleo, kies supro estas larĝa kaj povas gliti iom dekstren kaj maldekstren sur la drato.

Skizo de troleo

Arĉaj troleoj estas uzataj nur de tramoj. Trolebusoj ne povas uzi ilin pro du kialoj: Unue ili devas konsiderinde moviĝi dekstren kaj maldekstren, due ili bezonas du dratojn, inter kiuj arĉa troleo kreus kurtan cirkviton.

Elektraj fervojoj kutime uzas ne troleon, sed pantografon, kiu ankaŭ ĉe alta rapido donas sekuran kontakton kaj permesas ambaŭdirektan veturadon. Komuna termino por troleo kaj pantografo estas "kurentoprenilo".