Pantografo (desegnilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pantograph animation.gif

Pantografo estas aparato, per kiu eblas mekanike kopii desegnaĵon surpaperan. La kopianto devas per vergeto laŭiri la liniojn de la originalo; skribilo en alia parto de la aparato kreas kopion. Ĉe tio eblas pligrandigi aŭ malpligrandigi la desegnaĵon.

La nomo de la aparato venas el la greka lingvo kaj signifas "ĉioskribilo".

La aparato donis sian nomon al alia aparato similforma kun tute alia celo; ĝi estas kurentoprenilo ĉe elektraj relveturiloj.