Jonosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La jonosfero estas parto de la teratmosfero kaj ampleksas la mezosferon kaj la termosferon. Ĝi do etendiĝas de la stratosfero, la suba limo de la mezosfero, ĝis la suba limo de la eksosfero en alteco de proksimume 500 km.

La meza libera vojlongo de unuecaj gaspartikloj en la jonosfero estas pluraj kilometroj, sekve la energiinterŝanĝo inter la partikloj pro la malofta kontakto preskaŭ ne okazas. Tiuj gasmolekuloj de la ekstreme maldensa atmosfertavolo estas jonigitaj de la alvenanta energiriĉa kosma radiado, do estas disfenditaj je jonoj kaj liberaj elektronoj. Per tio la gaso transiras al la plasmostato. Pro la febla denseco de la jonosfero tiuj partikloj povas ekzisti longe, antŭ ol ili denove rekombiniĝas. Dum tio regas fortaj elektraj kaj magnetaj kampoj, kun kiuj elektre ŝargitaj partikloj de la sunvento interreagas, per kio inter alie ekestas borealaj aŭroroj. Ankaŭ povas flui elektraj kurentoj, kiuj konsiderinde influas la disvastiĝon de radiondoj. Tio kaŭzas ke, depende de la alteco, tagotempo kaj ankaŭ sunaktiveco, elektromagneta radiado en la amplekso de radiondoj estas reflektita respektive absorbita. Tiamaniere la jonosferotavoloj montras specifajn influojn al la radio- kaj komunikadtekniko. En tio ankaŭ kuŝas la kaŭzo, kial radioprogramoj kaj radioamatoroj ofte atingas distancojn, kiuj sur senpera vojo, pro la terkurbeco, estus neeblaj. La tavoloj de la jonosfero, kiuj respondecas por tio, nomiĝas tavoloj D, E, F1 kaj F2.

Strukturo, reflektomaniero kaj dumtagaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La fizikisto Merle Antony Tuve evoluigis la metodon por esplori la jonosferon per radioondoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]