Mezosfero (atmosfero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temperaturo kaj molmaso depende de alto
Atmosfero de tero

La mezosfero (de la greka μέση, mési „mezo“ kaj σφαίρα, sfera „globo“) estas la meza el la kvin tavoloj de la teratmosfero kaj parto de jonosfero kaj homosfero.

Ĝi estas limigita direkte al la Tero per la stratopaŭzo (en alteco de proksimume 50 km) kaj supre per la mezopaŭzo (en alteco de 80 ĝis 85 km) de la termosfero. Pro la tie ekstreme maldensa aero kaj la fakto, ke preskaŭ ne plu ekzistas ozono tie kaj la energiriĉa UV-radiado okazas en la stratosfero, la temperaturo denove sinkas de proksimume 0  °C je la stratopaŭzo kun sezonaj variadoj al meznombre proksimume -90  °C en proksimuma alteco de 80 km. La malpliiĝo de la temperaturo je proksimume 3 K/km estas konsiderinde pli malgranda ol en la troposfero. Poste la temperaturo denove restas konstanta kaj nur en la termosfero denove forte plialtiĝas - laŭ la sunaktiveco - al ĝis 2.000  °C. En la mezosfero ekzistas cirkulado de la somerpoluso al la vintropoluso, kiu kaŭzas suprentransporton de aeramasoj regione de la somerpoluso kaj sobtransporton regione de la vintropoluso. Kaŭze de la kun tio ligita adiabata plimalvarmiĝo kaj plivarmiĝo de la aero la mezosfero somere estas konsiderinde pli malvarma (130-150 K) ol vintre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]