Teodolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Historia teodolito

Teodolito estas instrumento kiu precize mezuras horizontalajn kaj vertikalajn angulojn. Ĝi esta uzata en la geodezio (termezurado).

Laŭ Francisko Azorín teodolito estas Topografia aparato por mezuri vertikalajn k. horizontalajn angulojn. Ĝiaj ĉefaj elementoj estas: lorno k. objektivo, fadenaro, rigardolenso k. fokusa ŝraŭbo; limbo gradumita, nivelilo k. stativo.[1] Li indikas etimologion el la greka theaomai + dolotos (vidi malproksimen).[2]

Teodolito

La aparato fakte ne estas pli ol lorno kiu turnas laŭ du aksoj: vertikala akso, ankaŭ nomata unua akso kaj horizontala akso, ankaŭ nomata dua akso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 199-200.
  2. Azorín, samloke.