Liniilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kolekto da liniiloj

Liniilo estas helpilo por la desegnado de linioj, aparte de rektaj linioj: En tiu kazo ĝi konsistas el rekta longa tabulo (kutime el ligno, metaloplasto), al kiu kutime aldonatas skalo kun mezuroj de distancoj, en onoj de metro aŭ en coloj (tiu-kaze nomata ankaŭ [lini]mezurilo).

Ankaŭ ekzistas liniiloj por desegnado de kurbaj linioj, ekzemple por paraboloj. Specialaj kazoj estas liniiloj, kiuj samtempe ebligas mezuri angulojn (ofte en formo triangula).

Liniiloj uzigas aparte en geometrio kaj teknika desegnado, arkitekturo kaj ĝenerale konstruado, sed povas principe esti utiligata en ĉiu speco de desegna ago kaj inter alie estas ĉiutaga helpilo de ĉiaj lernejanoj.