Distanco

Distanco estas unu el ĉefkonceptoj de geometrio. Ĝia enhavo dependas de tio, por kiuj objektoj estas difinita. Ekzemple:
- La distanco inter du punktoj estas la longo de la detranĉo de rekto, kiu ligas la donitajn punktojn.
- La distanco de la punkto ĝis la rekto (aŭ ebeno) estas la longo de detranĉo de la orto, malleviĝinta de la donita punkto al rekto (aŭ ebeno);
- La distanco inter du paralelaj rektoj (aŭ ebenoj) estas la longo de komuna orto al donitaj rektoj (aŭ ebenoj).
En plurdimensia geometrio oni ĝeneraligas la nocion de ĉi tiu termino.
Astronomio
[redakti | redakti fonton]
La distanco inter du astroj estas ĉiam mezurita sur la ĉiela volto, do ŝajna sfero. La precizeco vere pliboniĝis pro la uzo de nova ilo dum la 19-a jarcento kaj iom poste: la meridiana lorno. Pro tio, la mezuro reprezentas eron de arko. Do la unuo uzita estos unuo de angulo: grado de arko aŭ arkgrado.
En mezuroj de distancoj sur astronomiaj fotoj, oni kutime uzas la subdividoj : la sesdekono de grado de arko tio estas minuto de arko aŭ arkminuto, kaj ĝia sesdekono tio estas sekundo de arko aŭ arksekundo. La anguloj estas ofte tiom malgrandaj ke oni uzas tre kutime milonon de arksekundo tio estas miliarksekundo mallongita al "mas".
En la fako duopa stelo, tiu distanco estas kutime nomata "interspaco" por bone insisti sur la ŝajna distanco ĉiam evoluinta kaj ĝia simbolo estas "ρ" la greka litero "ro" minuskle, do "Interspaco ρ" aŭ simple "ρ".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]