Cirkelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirkelo
La simbolo de la framasonismo

Cirkeloradiusilo estas instrumento, nome mezurilo, por desegnado de cirklaj arkoj aŭ por markado de egallongaj distancoj (sur mapo aŭ desegnofolio).

Laŭ Francisko Azorín Cirkelo estas Desegnilo konsistanta el du brakoj kunigitaj per ĉarniro, uzata por desegni cirklojn, mezuri liniojn, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina circulus. Li aldonas teknikajn terminojn kiel krajoncirkelo, inkocirkelo, reduktocirkelo, proporciocirkelo, kalibrocirkelo kaj cirkelujo.[2]

Sur la sud-hemisfera ĉielo estas konstelacio Cirkelo, tiel nomata de 16-a-jarcentaj ŝipistoj, kiuj uzis cirkelojn por navigado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 48.
  2. Azorín, samloke.