Internacia Kongreso de Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
membroj de la Internacia Kongreso de Paco 1907

La Internacia Kongreso de PacoInternacia Pacista Kongreso, ekde 1889 ankaŭ Tutmonda Kongreso de Paco - angle International Peace Congress ("Internacia Kongreso de Paco"), inter 1848 kaj 1853 ankaŭ International Congress of the Friends of Peace ("Internacia Kongreso de Amikoj/Subtenantoj de Paco"), germane Weltfriedenskongress ("Monda Kongreso de Paco"), ruse Всемирный конгресс сторонников мира ("Monda Kongreso de Subtenantoj de Paco"), france Congrès mondial des partisans de la paix aparte pri la kongreso de 1949 - estas respektive estis ripeta internacia aranĝo organizita de pacistoj.

Post la fino de la Napoleonaj Militoj, pacistaj ideoj akiris gravecon, precipe en Britio. Parte, ili ligis al pli malnovaj religiaj ideoj aparte de la kvakeroj kaj menonitoj. Ĉirkaŭ 1830, pacsocietoj formiĝis en diversaj landoj. Unua packongreso okazis en 1843 en Londono. Tamen, tio apenaŭ estis rimarkita preter la anglosaksa areo. Sekvis pluaj kongresoj en Bruselo (1848), Parizo (1849), Frankfurto ĉe Majno (1850), Londono (1851), Manĉestro (1852) kaj Edinburgo (1853). Internacia partopreno estis forta, sed la anglaj kaj usonaj pacsocietoj dominis.

La movado estis akcelita per la militoj ekde la Krimea Milito de 1853, la Usona Enlanda Milito kaj la Germanaj Unuigaj Militoj de la 1860-aj/70-aj jaroj. En 1867 okazis plia internacia packongreso en Ĝenevo.

Sed nur en 1889, kun la Pariza Kongreso, ekestis pli vasta movado, kiu de tiam okazigis regulajn kongresojn. En la unua Monda Kongreso de Paco kunvenis 310 homoj. En la sekvaj jardekoj sekvis pliaj kongresoj, ekzemple serio de 33 "universalaj kongresoj de paco" inter 1889 kaj 1939, interalie en Londono en 1890, en Budapeŝto en 1896, en Lucerno en 1905 kaj en Munkeno en 1907. La internacia pacmovado atingis sian pinton en la 1890-aj jaroj. Ĉirkaŭ 3 000 aktivuloj portis ĝin. La Hagaj packonferencoj je la registara nivelo ne staris en la rekta tradicio de la mondaj packongresoj. La Kongreso de 1914 devus okazi en Vieno en septembro, sed ne okazis pro la eksplodo de la Unua Mondmilito.

Por la Monda kongreso de Paco en Parizo 1949, Picasso dizajnis la signon de la Paca Kolombo, kiu kalkuliĝas unu el la plej konataj ekzemploj de la paca movado.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bertha von Suttner vidis du rilatajn klopodojn en pacismo kaj la pacmovado. Jam en la unua internacia kongreso de Paco de 1849 en Parizo oni elparolis subtenon al enkonduko de helplingvo, kvankam ankoraŭ ne pensinte pri Esperanto. Tamen, ĉar en tiu tempo defendi ĉi tiun novan utopion de mondlingvo estis rigardata kiel malprogreso, tio renkontis amasan reziston kaj estis malakceptita. Tamen la ideo ne estis forgesita kaj konstante memorigis, ĉefe de Gaston Moch. Kvankam li havis multajn subtenantojn malantaŭ si ĉe la 9-a Universala Kongreso de Paco en 1897, lia propono enkonduki Esperanton kiel la kongresan lingvon krom la kvar ĉefaj lingvoj tiam validantaj estis preskaŭ unuanime malaprobita.

Tamen, la Internacia Oficejo de la Paco en Berno komencis trakti la demandon de la helplingvo. Ĝi elektis Moch kiel sian parolanton por tio kaj sendis lin al la 14-a Kongreso de Paco en Lucerno. Kiam la kandidatiĝo de Moch tie estis denove malakceptita, Moch komencis peticion por la aprobo de Esperanto kiel la kongreslingvo de la mondaj packongresoj kaj ricevis pozitivan respondon de pli ol 1200 poŝtkartoj el 27 landoj. La pripaca gazetaro komencis interesiĝi pri la avantaĝoj de havi nur unu helplingvon, kaj naciaj kongresoj de paco pasigis taŭgajn rezoluciojn.

La etoso pozitive ŝanĝiĝis antaŭ la tempo de la Monda Kongreso de Paco en Munkeno 1907. Krom reprezentantoj de Esperanto ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de du aliaj planlingvoj, Universala kaj Idiom Neutral. Pro liaj daŭraj malbonaj spertoj, Moch nun estis tiel malinstigita ke li ne volis kandidatiĝi denove. Estis danke al la interveno de Wilhelm Foerster, klerulo el Berlino, ke oni diskutis pri la ebleco enkonduki alian kongreslingvon por la venonta kongreso okazanta en Londono kaj oni decidis favore al Esperanto. Kiam Kuroita Kacumi (1874–1946), japana historiisto kaj patro de la japana Esperanto-movado, estis la unua kiu uzis la novan lingvon en Londono, li ankaŭ menciis, ke nur la decido farita en Munkeno ebligis lian partoprenon.[1]

Unuopaj serioj de kongresoj[redakti | redakti fonton]

Internacia Ligo de Paco kaj Libereco[redakti | redakti fonton]

La Internacia Ligo de Paco kaj Libereco (france Ligue internationale de la paix et de la liberte) fine de la 1860-aj jaroj organizis serion da internaciaj kongresoj. La Francia-Prusia Milito de 1870-1871 finigis tiun serion tiom frue.

Universala Kongreso de Paco[redakti | redakti fonton]

Inter 1889 kaj 1939 okazis serio da internaciaj kongresoj de Paco nomataj Universala kongreso de Paco (france: Congrès universel de la paix). [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]