Universala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala estas planlingvo proponita de eksvolapukisto Eugen Heintzeler el Germanio en 1893. Simile al Esperanto, ĝi estas bazita sur naturaj lingvoj, ĉefe la latina kaj latinidaj lingvoj, kvankam ĝi havas gramatikajn elementojn a priori. Ĉefa fonto de vortprovizo estas la hispana kaj portugala lingvo. Ĝi markas la partojn de diskurso sed la derivacio estas malmulte regule. Ĝi ankaŭ ne havas afiksojn tro ekzaktajn. Eble ĝi estas kompromiso inter volapuko kaj Esperanto.

Nombroj (1-10): un du tri kar kin ses set ok nov dek

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

HEINTZELER, Eugen
Universala. Weltsprache auf grund der romanischen sprachen und des latein
Stuttgart, J. Roth, 1893.
76 p. fold tab. 22 cm.