Internacia Akademio de Volapuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacia Akademio de Volapuko (Kadem bevünetik volapüka) estas kreita de dua volapukista kongreso en Munkeno en aŭgusto 1887, por konservi kaj perfektigi Volapukon.

Akademio de Kerckhoffs[redakti | redakti fonton]

Ĝia celo estis helpi la kreinton de Volapuko, Johann Martin Schleyer, en la pluevoluigo de la lingvo mem. Tazio Carlevaro diris ke hierarkia komitato, konsistanta el estro (cifal), Schleyer mem, kaj el afergvidanto (aŭ direktoro: dilekel), la granda franca Volapuk-pioniro August Kerckhoffs. Dek sep lingvospecialistoj el 12 landoj estis elektitaj kiel unuaklasaj akademianoj (kademals), kaj oni antaŭvidis la alelekton de duaklasaj akademianoj (kademels) kaj de korespondantaj akademianoj (kademans) entute estis 31 anoj en la akademio. La sidejo de akademio estis en Parizo.

Schleyer koncedis al Kerckhoffs, ke la organiza formo decidita en Munkeno estu konsiderata nur kiel provizora kaj ke definitivigo (aŭ aliigo) de la akademia strukturo decidiĝos en la pliposta kongreso internacia (kiu okazos en Parizo en la jaro 1889). Krome, Kerckhoffs ricevis de Schleyer la permeson alelekti al la 17 akademianoj 7 kromajn de li selektitajn homojn. Organo de la akademio estis cirkuleroj de la direktoro (Zulags), kaj krome la organo, kiun direktis Kerckhoffs mem: Le Volapuk.

La gramatikoj de August Kerckhoffs jam ekde 1887 fundamente diferencis de la Volapuko de Schleyer. Precipe por fini la batalon inter ili Kerckhoffs organizis la trian kongreson de la movado en Parizo de la 19-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1889.

Skismo[redakti | redakti fonton]

En 1889 okazis en Parizo la tria internacia kongreso de Volapuko. Tiu kongreso aprobis novajn statutojn de la Akademio, laŭ kiuj celo de la Akademio estas kompletigi kaj plibonigi la gramatikon kaj vortaron de Volapuko. Tamen jam antaŭ 1889 eksplodis konflikto inter Schleyer kaj Kerckhoffs, ĉar la unua interpretis ĉi tiun celon malgrandige, nome li permesis maksimume riĉigi Volapukon, dum ĉi-lasta intencis reformi ĝin radikale cele al lingvo-simpligo. Kerckhoffs sukcesis forigi la Schleyeran vetoo-rajton ene de la Akademio. Schleyer mem neniam konsentis kun ĉi tiu esenca limigo de siaj aŭtorrajtoj, kaj kiam Kerckhoffs proponis al la Akademio blokan reformon de Volapuko, Schleyer eksigis bloke la tutan Akademion.

En 1890 Schleyer mem elektis novan Volapukan Akademion, el homoj plene fidelaj al lia lingvo-konceptaro kun 49 anoj, kies sidejo estis en Konstanz. Ĝi tamen restis esence neaktiva, kaj laŭ la malmultaj informoj, kiuj aperis pri ĝi en la centra organo de Volapuko Volapukabled lezenodik ĝi limiĝis je la aprobo de la decidoj de Schleyer. Tiu nova Akademio malaperis senspure jam en 1893.

Sub la gvido de Waldemar Rosenberger, ekde 1892, la eksegita Kadem, kies nova sidejo estis en Sankt-Peterburgo, komencis labori por Idiom Neutral, la Volapuka Akademio ĉesis oficiale en 1895, kiam ŝanĝis sian nomon al Akademi Internasional de Lingu Universal (Internacia Akademio de Universala Lingvo). Sub Giuseppe Peano, ekde 1915 la antastaŭa akademio ŝanĝis sian apogon al Latino sen fleksio kaj ŝanĝis la nomon al Academia pro Interlingua.

Jen, tial okazis, ke en la unua duono de la 1890-aj jaroj paralele ekzistis du Akademioj de Volapuko: la rusa, reformema, kaj la germana, ortodoksa. La konstanza formale neniam, sed fakte baldaŭ ĉesis. En la dua duono de la naŭdekaj jaroj jam malantaŭ neniu el la du akademioj estis movado, do mankis la socia bazo de iliaj lingvo(projekto)j.

Nova akademio[redakti | redakti fonton]

Se la "ortodoksa" akademio ne plu agis, ĝi fakte neniam malaperis. La 5-an de januaro 1901, 36 jara milita kuracisto, Arie de Jong, eniris la akademion. Dudek jaroj poste, en 1921, li petis al la ĉifalo, Albert Sleumer, ĉu li rajtas reformeti la lingvon; la ĉifalo jesis. En 1931, la verkoj reformantaj Volapukon, unu vortaro germana-volapuko kaj volapuko-germana kaj unu gramatiko aperis sub la aŭtoritato de la akademio, kaj fakte de tri el ĝiaj membroj: krom de Jong estis Sleumer kaj Jakob Sprenger el Svisio. Naskiĝis Volapuko II. Unu el la reformoj estas ke akademio ne plu estas kadem, sed kadäm.

Dank' al tiu reformo, la Volapuka movado iom restariĝis, sen denove havi la famon de la dek unuaj jaroj. La akademio de Volapuko tamen restariĝis kun la lingvo, kaj daŭre protektas la reformitan Volapukon ĝis hodiaŭ, kiam Volapuko ne plu estas propono de internacia helpanta lingvo, sed nur parto de historio protektinda de la ŝatantoj de konstruitaj lingvoj, kiel diris la ĉifalo Johann Schmidt en 1972. Brian Bishop, ĉifalo de 1984 ĝis 2014, reorganizis la tutan movadon, inkluzive de la akademio, en 2007. Ĝia organo estas la reta monata revuo Vög Volapüka (La voĉo de Volapuko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]