Volapuko II

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
"Volapuko. Al unu homaro unu lingvon."
Volapuko (Volapük II)
Parolata en Anglujo, Nederlando, Francujo, Pollando, Aŭstrujo, kaj tiel plu.
Denaskaj parolantoj 0
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata
Skribo latina alfabeto kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 vol
  SIL VOL
Angla nomo Volapük II
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

En la jaro 1931, la nederlandano Arie de Jong faris revizion de la planlingvo Volapük I (esperante: Volapuko I). Tiu revizio ofte nomiĝas Volapük II (esperante Volapuko II), kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la nunaj parolantoj de Volapuko ĝenerale. Nuntempaj volapukistoj uzas tiun version. Do, oni rekomendas, ke se interesatoj volas lerni Volapukon, ili lernu la revizion Volapuko II. Volapuke, Volapuko I estas Volapük Rigik aŭ Volapuko Originala, dum Volapuko II estas Volapük Nulik aŭ Volapuko Nova.

La germana sacerdoto Johann Martin Schleyer /ʃlaɪər/, kreis la originalan lingvon Volapuko I por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de la 31-a de marto de la jaro 1879, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1880, la lingvo publikiĝis. Volapuko II estas la nova plibonigita dialekto de tiu originala Volapuko I. La slogano en Volapuko II estas «Menefe bal püki bal», kiu signifas «Al unu homaro unu lingvon».

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Volapuko II havas 27 literojn, same kiel originale Volapuko I. En la sekva listo, prononcindikoj estas laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto:

a /a/, ä /ɛ/, b /b/, c // aŭ //,

d /d/, e /e/, f /f/, g /g/, h /h/,

i /i/, j /ʃ/ aŭ /ʒ/, k /k/, l /l/,

m /m/, n /n/, o /o/, ö /ø/, p /p/,

r /r/, s /s/ aŭ /z/, t /t/, u /u/, ü /y/,

v /v/, x /ks/ aŭ /gz/, y /j/, z /ts/ aŭ /dz/

Akcento trafas la lastan silabon. Senakcentaj estas nur la du vortfinaj partikuloj -li (ĉu) kaj -la (dubitativa modo).

Du apudaj vokaloj neniam formas diftongon, sed estas apartaj plenaj vokaloj, ekzemple, taid /ta'id/ («tajdo»), rein /re'in/ («pluvo»).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

bel nifik, monto neĝa.
Volapuke Esperante
Nifos Neĝas
O flen katik, glidö! O kara amiko, saluton!
Pardö! Pardonon!
Tim kinik binos-li? Kioma horo estas?
Penob flenes obik Mi skribas al miaj amikoj
Fidol fiti mela... Vi manĝas fiŝon de la maro...
Bim binon grünik. Arbo estas verda.
Bims binons grüniks. Arboj estas verdaj.
Kat gretik fidon fiti smalik mela gretik. Kato granda manĝas fiŝon malgrandan de la maro granda.
Gretik kat fidon smaliki fiti gretika mela. Granda kato manĝas malgrandan fiŝon de la granda maro.
Kat gretik fidon fitis smalik mela gretik. Kato granda manĝas fiŝojn malgrandajn de la maro granda.
Gretik kat fidon smalikis fitis gretika mela. Granda kato manĝas malgrandajn fiŝojn de la granda maro.
Adyö! Adiaŭ!

Baza Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Kazoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la germana kaj la rusa, Volapuko havas morfologiajn gramatikajn kazojn:

kazo ekzemplo signifo
nominativo flen amiko
genitivo flena de amiko
dativo flene al amiko
akuzativo fleni amikon
vokativo o flen o amiko

Pluraloj finiĝas per -s: flenes («al amikoj»), flenas («de amikoj»). Kiel en la rusa, en Volapuko, artikolo ĝenerale ne ekzistas; do, flen signifas «la amiko»«amiko». Ekzistas difina artikolo el por fremdaj aŭ nomaj vortoj:

kazo ekzemplo signifo
nominativo el Tolstoy Tolstoj
genitivo ela Tolstoy de Tolstoj
dativo ele Tolstoy al Tolstoj
akuzativo eli Tolstoy Tolstoj-on

Personaj Pronomoj[redakti | redakti fonton]

persono singulara plurala
1-a ob obs
2-a ol ols
2-a ĝentila or ors
3-a maskla om oms
3-a femala of ofs
3-a neŭtra on ons
3-a nedifina oy oys
3-a sensubjekta abstrakta os os

Verboj[redakti | redakti fonton]

La formo de personaj pronomoj mem povas esti kiel la finiĝo de finitiva verbo. Se oni uzas la pronomon aparte kun la verbo, tio estas por emfazo. La infinitivverba finiĝo estas -ön: binön («esti»).

Aspekttensaj prefiksoj[redakti | redakti fonton]

aspekttenso Esperanta ekvivalento Volapuka prefikso
preterito V-is, estis V-anta ä-V
perfekta prezenco estas V-inta e-V
perfekta preterito estis V-inta i-V
futuro V-os o-V
perfekta futuro estos V-inta u-V

Modaj sufiksoj[redakti | redakti fonton]

modo Esperanta ekvivalento Volapuka sufikso
volativo V-u V-öd
optativo bonvolu V-i V-ös
kondicionalo V-us V-öv

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

fidot gudik, manĝaĵo bona.
  • fidön. manĝi.
  • Fidob. Mi manĝas.
  • Ob fidob. Manĝas mi.
  • Äfidol. Vi manĝis.
  • Äfidol-la. Vi eble manĝis.
  • Ifidom. Li estis manĝinta.
  • Fidobs. Ni manĝas.
  • Obs fidobs. Manĝas ni.
  • Fidomöd. Li manĝu.
  • Äfidoms. Ili manĝis.
  • Oms äfidoms-la. Eble manĝis ili.
  • Efidom. Li estas manĝinta.
  • Ofidoy. Oni manĝos.
  • Fidolöd. Manĝu.
  • Fidolös. Bonvolu manĝi.
  • Ofidoy-la. Oni eble manĝos.
  • Onifos. Neĝos.

Adjektivoj[redakti | redakti fonton]

Adjektivoj finiĝas per -ik: gudik («bona»). Rekte post substantivo, epitetaj adjektivoj akordiĝas nek kaze nek nombre: fiti gudik («fiŝon bonan»).

Adjektivo akordiĝas kaze kaj nombre kiam:

  • ĝi troviĝas antaŭ la substantivo: gudikis fitis («bonajn fiŝojn»);
  • ĝi disiĝas de substantivo per unu aŭ pluraj vortoj neadjektivaj: fitis vemo gudikis («fiŝojn tre bonajn»);
  • ĝi uziĝas sen substantivo: Sumolöd gudikis («Prenu la bonajn»);
  • ĝi rilatas kiel epiteta adjektivo al pli ol unu substantivo: fitis e katis gudik («fiŝojn kaj bonajn katojn»), fitis e katis gudikis («bonajn fiŝojn kaj katojn»).

Predikativa adjektivo akordiĝas nombre: Fits ola binons gudiks («Fiŝoj de vi estas bonaj»).

Adverboj[redakti | redakti fonton]

Simile kiel en Esperanto, en Volapuko ekzistas du tipoj de adverboj: la regulaj kun finiĝo -o kaj la neregulaj de variaj formoj: gudo («bone»), tu («tro»).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cherpillod, André. Konciza Gramatiko de Volapuko (Gramat brefik Volapüka). Francujo: Memeldono, 1995. esperante
  • Cherpillod, André. Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük (Vödabuk Volapük-Sperantapük e Sperantapük-Volapük). Francujo: Eldonejo La Blanchetière, 2003. esperante volapuke

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]