Brian R. Bishop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brian Bishop)

Brian Reynold BISHOP naskiĝis en Kingston upon Thames, 1934 li estis Ĉifalo ĝis 2014 kaj Dilekelo, t. e., prezidanto de Kadem Volapuka. Brian Bishop lernis la francan, la hispanan kaj latinon. En sia juneco, li apogis la movadon por repreno de latino kiel internacia lingvo, post kiam li estis kontaktiĝinta al Esperanto. Li komencis korespondadon al volapukisto Arie de Jong kaj al Ĉifaloj Johann Schmidt kaj Johann Krüger. Li lernis Volapukon kaj komencis kunlaboradon al Volapükagased: Zänagased pro Volapükanef (t. e., Volapuka Gazeto: centra gazeto de volapukistoj) kaj publikigis multajn tradukojn. En 1979, okaze de la centjariĝo de Volapuko, Bishop skribis al gazetaro pro la okazaĵo kaj kreis la Volapukan centroficejon (Zänabür Volapüka), kie li kolektis memoraĵojn pri Volapuko. En 1981 li iĝis vicĉifalo, per edikto de Ĉifalo Krüger, kaj en 1984, kiam Krüger rezignis pro malsano, Bishop iĝis mem Ĉifalo.

Bishop klopodis la refondon de Kadäm Volapüka kaj reformis la statutojn de Volapuk-movado. Hermann Philipps postsekvis lin en 2014.