Andrew Drummond (verkisto)
Aspekto
Pending
| Andrew DRUMMOND | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1951 (74-jaraĝa) en Skotlando | |
| Lingvoj | germana • angla vd | |
| Alma mater | Universitato de Aberdeen | |
| Profesio | ||
| Okupo | lingvisto literatursciencisto tradukisto germanisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | An Abridged History kaj A Hand-book of Volapük | |
| En TTT | http://www.andydrummond.net/ | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andrew DRUMMOND estas skota verkisto, plej konata pro siaj romanoj An Abridged History (Mallongigita historio) (2004) kaj A Hand-book of Volapük (Manlibro de Volapuko) (2006). En A Hand-book of Volapük aperas ne nur Volapuko sed Esperanto kaj aliaj planlingvoj, kaj la historia planlingvemulo Thomas Urquhart.
Drummond ankaŭ verkis kelkajn novelojn, kaj nefikciajn tradukojn el la germana.

