Saltu al enhavo

Volapukidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilo de broŝuro pri la volapukido Balta, 1893

Oni povas nomi "volapukidoj" la projektojn de internacia planlingvo influitajn de Volapuko. Oni povas konsideri du grupojn de volapukidoj, tiujn kiuj rekte ricevis influon de strukturo de Volapuko, kiel Spokil, kaj aliajn kiuj ricevis nerektan ideologian influon de volapuka movado, kiel Novialo kaj eĉ Esperanto.

La "strukturaj" volapukidoj, ĝenerale estis kreitaj de solaj homoj kaj vere ne havis disvastiĝon. Idiom Neutral, male, estis kreita de eksmembroj de Kadem Volapuka mem, sed de Volapuko nur prenis la celon kaj kelkajn bazajn principojn.

Ĉu Esperanto estas Volapukido?

[redakti | redakti fonton]

Esperanto certe ricevis influon de Volapuko (vidu artikolon Volapuko kaj Esperanto) kaj al ekstera publiko foje ŝajnis ke Esperanto estas posteulo de Volapuko, sed oni ne povas nomi Esperanton volapukido, ĉar Volapuko ne influis la strukturon de la lingvo aŭ ĝiaj bazaj ideoj.

Duboj kaj disputoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉiu klasifiko dependas de kriterioj, kiu povas ŝanĝi de aŭtoro al aŭtoro, pri volapukido ankaŭ estas nebula zono en kiu estas duboj kaj disputoj. Ekzemple Anti-Volapuko, kiun Biblioteko Butler klasifikas ne je 414.2 (Volapukidoj), sed je 411.3 (Universala gramatiko, aplikebla al ĉiu lingvo). Louis Couturat kaj Léopold Leau metis ĝin en la trian parton de Histoire de la langue universelle[1], inter la aposterioraj projektoj. Ankaŭ Glot/Glott de Petraŝeviĉ povas esti aŭ ne Volapukido. Paulo Rónai[2] pensas ĝin volapukidon, sed Sergeo Kuznecov[3] priskribas la unuan version de ĝi (Glot, 1917) kiel kompromiso inter Esperanto kaj Reform-Neutral kaj la duan (Glott, 1918) kiel eĉ pli naturaleca ol Reform-Neutral. Bedaŭrinde oni scias malmulte pri ĝi. La sola facile atingebla priskribo de Glott fare de Nikolaj Juŝmanov (ru)[4] konfirmas la impreson ke ĝi tute ne estas volapukido. Koncerne Neutrik, ĝia aŭtoro (vo) ja estis fervora volapukisto[5] kaj samjare kun Neutrik eldonis por-volapukan folion[6], sed almenaŭ Daniela Rossella[7] metas lian sistemon inter la aposterioraj projektoj. Verŝajne, ŝi prenis tiun informon el la libro de Albani kaj Buonarroti[8][9].

Ekzemploj de Volapukidoj

[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ekzemploj de volapukidoj

Balta estas volapukida internacia planlingvo proponita de franca aktuario Émile Dormoy (18291891), en 1887 kaj reprezentita en 1893. Balta estas variaĵo de Volapuko kun pli simpla gramatiko, sed pli apriora vortprovizo.

Nombroj (1-10): ba, be, bi, bo, bu, ja, je[noto 1], ji, jo, bas.

Balta = simpla (laŭvorte unuobla).

Ceteraj nombraj derivaĵoj:

Nombrodel = tagomul = monatosod = sezonokol = kolorolen = lando
1badel = dimanĉobamul = januarobasod = printempobakol = violkoloraLebalen = Eŭropo
2bedel = lundobemul = februarobesod = somerobekol = indigaLebelen = Azio
3bidel = mardobimul = martobisod = aŭtunobikol = bluaLebilen = Afriko
4bodel = merkredobomul = aprilobosod = vintrobokol = verdaLebolen = Ameriko
5budel = ĵaŭdobumul = majobukol = flavaLebulen = Oceanio
6jadel = vendredojamul = juniojakol = oranĝkolora
7jedel = sabatojemul = juliojekol = ruĝa
8jimul = aŭgusto
9jomul = septembro
10basmul = oktobro
11basebamul = novembro
12basebemul = decembro

Ekzempleto de vortfarado: vam = varmo, vame = varmigi, vami = varme.

Adjektivoj finiĝas per -a, adverboj per -i, prepozicioj per -o, konjunkcioj per -u. Infinitivo de verboj finiĝas per -e.

AdverbojPrepoziciojKonjunkcioj
do, dao, deo = de
o, ao, eo = al
u = kaj
du = aŭ
abu = sed
ini = interne, eneino = en
sei = extereseo = exter, el
ku, kiu = ke
fo = per, (fare) defu = ĉar, tial ke, pro tio ke
nefi = malgraŭe, malgraŭ tionefo = malgraŭ, spitenefu = malgraŭ ke, kvankam, tamen
pi = pro tio, jen kialpo, plo = por, propu = por ke
ki = kun tioko = kun
neki = sen tioneko = senneku = sen (tio) ke, sen + inf
etimi = antaŭe, ĝisnuneetimo = antaŭetimu = antaŭ ol
atimi = nun, ĉi-momenteatimo = dumatimu = dum, tiutempe kiam
itimi = posteitimo = postitimu = post kiam
numi = tre multe, abundenumo = multe da
nenumi = malmultenenumo = malmulte da
ami = almenaŭ, minimumeamu = krom se
emi = malplej(e)emo = malpliemu = des malpli
imi = (sam)tiomimo = laŭ, kongrue/akorde al/kun
omi = pluomo = pli (ol)omu = des pli ke
umi = plej(e), plejmulte

Specimeno

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
  Siol,

Konsidu al asev siso lonedi telatad guda do tedadom ela, al akom[noto 2], neku el asev alal, plo sake o el nisiu el ivil lovesume plade, po kal ala, ino len ela, vins u ligs keas al ised, du do kas al ised lesams o el. Vins ala oj-astim vemi ino Flalen vala, u is ikan vede itimi yeg do ted veuta, su el ikan setene sel isa ino Tjuglen;

Al adan etimi el, u al at divoda ela. 
   Sinjoro,

Konsidere ke mi delonge konas la bonan reputacion de via firmao, mi <…>as[noto 2], eĉ ne estante konata de vi, por demandi vin ĉu vi volos akcepti lokadon, je mia konto en via lando, de vinoj kaj drinkaĵoj, kiujn mi ekspedos, aŭ de kiuj mi ekspedos specimenojn al vi. Miaj vinoj estas tre ŝatataj en la tuta Francujo, kaj estonte ili povos iĝi la objekto de komerco grava, se vi povos disvolvi ilian vendadon en Ĉinujo;

Mi dankas vin anticipe, kaj mi estas via sindona. 

Bopal estas volapukido proponita de M. Streiff de Maxstadt, sub plumnomo St. de Max en 1887. Ĝi emas forte al apriorismo kaj kelkaj aŭtoroj klasifikas ĝin kiel apriora lingvo.

Nombroj (1-10): en, de, te, fe, ve, ge, ce[noto 1], pe, ne, o.

Ekzempleto de vortfarado: gal = tero, galop = kontinento, galopar = terano.

Specimenoj

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Godim binom el vaf del dunas mikedik.   Spiritismo estas la scienco de mediumaj faktoj. 
 Revue spirite, v. 30, 1887
Citaĵo
 In nitlid’n e domi keripol el pèmi ke toinopen ogibol in dis’n les …   Enirante domon, vi povas saluti la personojn, kiujn vi renkontos ene dirante al ili … 
  1. 1 2 prononcata kiel ŝe.
  2. 1 2 Volapuke: kom = ĉeesto, köm = (al)veno. Dormoy forigis umlaŭtojn de lia lingvoprojekto, tial malfacilas diri kion akom signifas ĉi tie.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (fr) Louis Couturat, Léopold Leau, Histoire de la langue universelle, Paris, Hachette, (lire en ligne)
  2. (pt) Paulo Rónai, Babel & antibabel ou, O problema das línguas universais, São Paulo, Editôra Perspectiva, , 194 p.
  3. Sergej N. Kuznecov, « “Kosmoglot” – la unua interlingvistika societo en Ruslando », Język. Komunikacja. Informacja, vol. 14, , p. 155–177
  4. Nik. Jucmanov, « „glott“ de v. petracevitc », Kosmoglott, , p. 51–52
  5. Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svislando, La Chaux-de-Fonds, (ISBN 2-9700425-2-5), “Walter / Gautier Henri (Slaheddine) Schuetz”, p. 1093–1094
  6. Ernest Drezen, Historio de la mondolingvo : Tri jarcentoj da serĉado, Leipzig, EKRELO, , “La universala lingvo Volapük”, p. 109
  7. Daniela Rossella, « Twas brillig, and the slithy toves: Translations at their Extreme », Języki Orientalne w Przekładzie, vol. 4, , p. 143–162
  8. (it) Paulo Albani, Berlinghiero Buonarroti, Aga Magéra Difúra : Dizionario delle lingue immaginarie, Bologna, Zanichelli, (ISBN 978-88-08-05911-6)
  9. Neutrik (france). Idéopédia. Alirita 2020-10-16 .

Listo de kelkaj Volapukidoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dormoy, Emile. Le Balta, langage international conventionnel. Tours: Impr. de E. Arrault, 1893, 194 pp. france
  • (sept–okt 2010) Balta”, VOK NEUTRAL (Idiom Neutral) (PDF) (5), p. 4–6.
  • St. de Max, Le Bopal, langue universelle. Essai de langue universelle. Grammaire, texte et vocabulaire. Paris: Val et Baudry, 1887, 54 pp. france
  • Möser, Wilfried. Universal-Latein. Versuch einer theilweisen Übertragung der Grammatik des Volapük auf die lateinische Sprache. Innsbruck: Verl. des Benedictiner-Priorates, 1901, 80 S. germane