Anti-Volapuko
Anti-Volapuko, Anti-Volapük aŭ Mezzofanti-sprache estas internacia planlingvo kreita de Fred Mill en 1893. Eble ĝi estas volapukido. Ĝiaj radikaloj estas interŝanĝeblaj.
Anti-Volapuko ("Kontraŭ-Volapuko") permesas la uzon de vortoj de denaska lingvo de uzanto sur baza strukturo de la lingvo (revortarizo). La frazo "Mi ne scias kie estas via frato, sed mi kredas ke li estas en la strato" oni tradukas per:
- Io no know u es tu brother, ma io think ke le es en le street.
- Io no savoir u es tu frère, ma io croire ke le es en le rue.
- Io no saber u es tu irmão, ma io crer ke le es en le rua.
Laŭ la parolanto havas kiel gepatralingvon la anglan, la francan aŭ la portugalan.
Nombroj (1-10): un, due, tre, kuatt, sink, siss, sett, ott, noff, diss
"Anti-Volapük" estas ankaŭ kromnomo donita al Esperanto en pollingva artikolo de Władysław SABOWSKI, kiu aperis je la 7-a de aŭgusto 1887 en la gazeto Kurjer Godzienny. La aŭtoro opiniis, ke Esperanto prenos la lokon de Volapuko kaj do iel estos ties kontraŭulo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Mill, Fred. Anti-Volapük oder die Mezzofanti-Sprache. Eine einfache internationale Grammatik als Schlüssel für alle Sprachen, gleichzeitig als telephonische Geheimsprache. Neuwied: Heusers Verlag. 52 S.