Volapuklingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volapuklingva Vikipedio
Retadreso vo.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo volapuka
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de aprilo 2024
Artikolnombro 36 616
Profundeco 218.3
Paĝoj 153 217
Redaktoj 3 298 362
Uzantoj 35 759
Aktivaj uzantoj 22
Administrantoj 2
Dosieroj 0
vdr

La volapuklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la volapuka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vükiped Volapükik respektive en longa formo Vükiped Volapükik, sikloped libik - do "Vikipedio Volapuka, enciklopedio libera". La projekto fondiĝis en februaro 2003, sed ekprilaboriĝis oficiale nur ekde la 27-a de januaro 2004.

Ĝi kreskis tre rapide danke al multegaj robote kreitaj artikoloĝermoj de minimuma grandeco, aparte pri urbaj kaj neurbaj komunumoj el ĉiuj mondpartoj. Granda parto de tiuj artikoloj poste ne plu prilaboriĝis kaj pliampleksiĝis fare de individuaj vikipediaj aŭtoroj, kaj aktivaj vikipedianoj el diverslingvaj projektoj mokis ke tiu metodo - intencita neniel malbonintence - estus trompa ŝajnigo de pseŭdograndeco sen vera fakta bazo. Ĉar iuj kritikantoj en tio ne bone distingis inter "volapuko" kaj "kreita lingvo", en iuj kritikoj inkluziviĝis sen fakta bazo ankaŭ la vikipedio en Esperanto - kompense aparte granda nombro de esperantlingvaj vikipediistoj esprimis forte kontraŭi la amasan robotan kreon de artikoloĝermoj por la esperantlingva reta enciklopedio, en deziro plej eble forte distanciĝi de la metodoj en la volapuklingva vikipedio, post kiam pri malmultaj eŭropaj landoj (precipe Pollando, Italio, Germanio kaj Rumanio) jam robote estis kreitaj esperantlingvaj vikipediaj artikoletoj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj, enhave kompare pli ampleksaj ol la "averaĝaj" robotaj ĝermoj de la volapuklingva vikipedio. Tiuj-ĉi esperantlingvaj robote kreitaj artikoletoj je granda parto intertempe estas ampleksigitaj per individua redaktado, dum pro la ĉesigo de robotaj paĝokreoj nun pri urboj de aliaj landoj nun forte mankas esperantlingvaj artikoloĝermoj. Tiel la volapuklingva projekto en distanciga kontrasto signife influis la projekton en Esperanto, dum en iuj alilingvaj projektoj la robota ekproduktado de geografiaj artikoloj (poste individue ampleksigindaj) estas daŭre utiligata kaj "permesata".

La 27-an de aprilo 2024 la Volapuklingva Vikipedio enhavas 36 616 artikolojn. Laŭ la stato de novembro 2012 estis 48 aktivaj uzantoj kaj 6 administrantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]