Latino sen fleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latino sen fleksio
Latino sine Flexione (alimaniere Interlingua)
Mapo
Parolata en nenie
Skribo latina alfabeto
Kreinto Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano)
Dato 1903
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
Noto El la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio)
v  d  r
Information icon.svg

Latino sen fleksio (en la lingvo mem Latine sine Flexione) estas planlingvo inventita de la itala matematikisto Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano) en 1903. Ĝi estas simpligita versio de la latina lingvo, kaj ĝi retenas ĝian vortaron. En 1910 post ia perfektigo la lingvo estis nomiĝita Interlingua (ne konfuzu kun Interlingvao).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1903 Ĝuzepe Peano (1858 - 1932), itala matematikisto kaj logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Latino sine Flexione, t.e. Latino sen fleksio. Ĝia vortprovizo devenas plejparte de la klasika latina kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas neniajn devigitajn finaĵojn, eĉ ne por la pluralo.

Peano enkondukis sian lingvon per artikolo[1], kiun li komence skribis en la klasika latina. Post klarigo pri la malnepreco de iuj finaĵoj, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo—Latino sen fleksio.

Lia latina estas neatendite legebla:

Citaĵo
 Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu. 

Oktobre 1907 Peano prezentis sian lingvoprojekton al la Komisiono de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, sed malsukcesis. Tamen en 1909 membroj de la Akademi Internasional de Lingu Universal elektis lin direktoro de Akademio. En 1910 Akademio decidis disvastigi nur la lingvon de Peano. La lingvo eknomiĝis Interlingua kaj Akademio - Academia pro Interlingua. Akademio okupiĝis pri perfektigo kaj disvastigo de la "simpligita latina" de Peano ĝis sia malapero en 1939.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Peano akceptis la vortojn de la klasika latina kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du latinidaj lingvoj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.

Por deveni vortojn de vortaro de la klasika latina:

Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae → a, -i → -o, -us → -u, -ei → -e, -is → -e. Ekzemple:

    rosa, rosae      → rosa
    annus, anni      → anno
    puer, pueri      → puero
    casus, casus     → casu
    cornu, cornus    → cornu
    dies, diei       → die
    pax, pacis       → pace
    dens, dentis     → dente
    doctor, doctoris → doctore
    genus, generis   → genere
    corpus, corporis → corpore

Adjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e → -e, -um → -o, -is → -e. Ekzemple:

    breve → breve
    nigrum → nigro
    audacis → audace

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.

  • Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato - objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo.
    • Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp. *Artikolo: kiel en la rusa kaj la klasika latina, la artikolo ne ekzistas.
  • Personaj Pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos, illas.
  • Posesivaj Pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo
  • Numeraloj: zero, uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta… centum, mille, millione, milliardo.
  • Numeraloj ordaj: primo, secundo, tertio, quarto…decimo…vigesimo…centesimo. Peano uzis ĉi tiujn ĉar ili estas sufiĉe internaciaj.
  • Substantivo: nur havas unu finaĵon, kaj eĉ tiu ne estas devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi ĝin, estas facile esprimita per ĉirkaŭparolo: patre habe tres filio.
  • Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga formo, uzu plus kaj minus:
    • Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte
  • Verboj: estas kvar formoj:
    • infinitivo: amare, scribere, ire
    • indikativo: ama, scribe, i
    • pasinta participo: amato, scribeto, ito
    • aktiva participo: amante, scribente, inte
    • Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote.
    • Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:
      • me jam ama
      • heri me scribe
      • me i ama
      • me es amato
      • Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama.
  • Adverboj: per ĉirkaŭparola esprimo: me scribe in modo claro
  • Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex, in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut…

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Predikanto 3:18-22[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Me e dic in meo corde de filios de homo, que Deo vol proba illos, et monstra que illos es simile ad bestias. Nam morte de homo et morte de bestias es idem, et conditione de utroque es aequale: sicut homo morte, sic omne morte: omne respira in modo simile, et homo habe nihil plus que bestias. Et omne perge ad uno loco: illos es facto de terra, et ad terra illos reveni pariter. Qui noto si spiritu de filios de homo ascende surso, et si spiritu de jumento descende deorso, ad terra? Et me habe deprehendeto que nili es plus bono pro homo quam jubilare in suo opera, et illo es suo parte. Nam qui vol adduce ad illo pro cognoscere res que es post illo, in futuro? 
Citaĵo
 Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo. Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li? 

La Patro Nia[redakti | redakti fonton]

Latino sen fleksio Interlingvao Latino Esperanto

Patre nostro, que es in coelo,
fi sancto tuo nomine;
adveni regno tuo;
fi voluntate tuo
sicut in coelo et in terra.
Pane nostro quotidiano da ad nos hodie,
et dimitte debito nostro,
sicut nos dimitte ad debitores nostro.
Et ne induce in tentatione,
sed libera nos ab malo.
Amen.

Patre nostre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
como in le celo, etiam super le terra.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como etiam nos los pardona a nostre debitores.
E non induce nos in tentation,
sed libera nos del mal.
Amen.

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo, et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra,
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.
Amen.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.


....

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la klasika latina, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas mankon de gramatiko, ĝi estas nur gramatiko, kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la latina de Peano estas eĉ pli morta ol la klasika latina, restante kuriozaĵo. Sed la Interlingvao de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon, kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉajn finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinida-parolantoj.



Artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (1934)

Citaĵo
 Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli - paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Peano, Giuseppe (1903). «De Latino Sine Flexione. Lingua Auxiliare Internationale» [1], Revista de Mathematica (Revuo de Matematiko), Volumo VIII, pp. 74-83. Eldonejo de Fratroj Bocca: Torino.