Saltu al enhavo

Gloso (planlingvo)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloso (planlingvo)
internacia planlingvo konstruita lingvo
Denaskaj parolantoj nekonata
Fremdlingvo / dua lingvo por malpli ol 100
Skribo latina
Kreinto Ronald Clark kaj Wendy Ashby, bazita sur Intergloso de Lancelot Hogben
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Glosa
Franca nomo glosa
vdr

Gloso, GlosaEuro-Glosa estas planlingvo, elpensita kaj evoluigita de Lancelot Hogben (kiel Interglossa, Britio, 1943), Ronald Clark kaj Wendy Ashby (Britio, 1972-1992).

Gloso estas izolanta lingvo, t.e., sen fleksio aŭ kunmetaĵoj.

Gloso baziĝas sur la skizo de helplingvo Intergloso[1] elpensita de la sciencisto Lancelot Hogben dum la malplenaj horoj de fajroobservado en Aberdeen dum la Dua Mondmilito. Intergloso estis publikigita en 1943 kiel skizo de helplingvo.

Ron Clark trovis la manlibron de Interglossa: a draft of an auxiliary ("Interglossa: skizo de helplingvo") ĉirkaŭ 1960. Tiam li renkontis Profesoron Hogben kun la celo evoluigi la lingvon. Ili laboris por rafini ĝin, por igi ĝin pli facile uzebla en ĉiaj eblaj formoj de komunikado. Wendy Ashby aliĝis al la projekto en 1972. Kiam Hogben mortis en 1975, la plej multaj ŝanĝoj jam estis diskutitaj. Hogben kaj Clark konsentis, ke la lingvo havu fonetikan ortografion (tio estas: ĉiu litero reprezentante unuopan sonon). Ĉi tiu principo implicis, ke la grekaj CH, TH kaj PH nun devus esti literumitaj kiel K, T kaj F.

Fine kelkaj pliaj ŝanĝoj estis enkondukitaj de Ron Clark kaj Wendy Ashby, kiuj tiam donis al la lingvo la novan nomon Gloso (de la greka vorto por lango, lingvo - "glossa" estas la angla transliterumo), kaj tiel fondis novan helplingvon.[2]

Ĝis ĉirkaŭ 1979, Ashby kaj Clark testis la uzon de Gloso uzante lokajn volontulojn en la urbo, kie ili loĝis. Dum ĉi tiu periodo, la vortprovizo kaj kelkaj detaloj pri frazformado estis evoluigitaj kaj reviziitaj. Ili translokiĝis al alia urbo antaŭ ol ili publikigis la unuan Gloso-vortaron.

Ekde 1987, la bonfara organizaĵo GEO (Glosa Education Organisation) antaŭenigis la instruadon de Gloso kiel dua lingvo en lernejoj tutmonde.

La oficiala retejo de GEO estis starigita de Paul O. Bartlett en 1996, kaj ĝin nuntempe administras Marcel Springer. Ĝi provizas la Glosa Interretan Vortaron (Glosa Inter-reti Diktionaria),[3] same kiel enkondukan kurson,[4] kaj aliajn rimedojn. Vikio en Glosa estis kreita en 2021.[5] En januaro 2025, nova reta revuo, nomita U Glosa jurnali, estis publikigita en Glosa.[6] En marto 2025, YouTube-kanalo nomita Mi Simpli Bio ("Mia Simpla Vivo") komencis alŝuti mallongajn filmetojn en Gloso.[7]

Gramatiko

[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco

[redakti | redakti fonton]

Gloso uzas la latinan alfabeton. Jen malsamoj al Esperanto:

C= ĉ; Q= kŭ; SC= ŝ; X= ks/s.

Morfologio

[redakti | redakti fonton]

Ne estas fleksio aŭ kunmetaĵoj en Gloso, sed oni uzas la vorteton -co ligita per streketo al vorto por formi adverbojn: homo-co (simile); fini-co (fine), seque-co (sekve). Oni uzas vorteton pe kun streketo por profesioj: Medika-pe (kuracisto), piske-pe (fiŝisto), krome, se oni volas indiki la sekson de profisulo oni enmetas -an (viro) aŭ -fe (virino): medika-an (vir-kuracisto), medika-fe (kuracistino). Sekve, kvankam grafike ne estus kunmetaĵo, fonetike jes. Aliaj (ne)kunmetaĵoj:

-an = vir-ulo (Suomi-an: finna viro);
-bo = vendejo (bibli-bo: "libr-vendejo");
-do = ejo ne venda (bibli-do: "librejo, biblioteko", sed fago-do: "restoracio"...);
-fe = ulino (Suomi-fe: finnino);
-pe = ulo (Suomi-pe: finno);

Krome, oni povas streketkunmeti substantivojn, kiel -lingua: Englanda-lingua (Angla lingvo);

Adjektivoj ne ŝanĝiĝas laŭ genro: karo patri (kara patro); karo matri (kara patrino).

Demandoj komenciĝas per Qe = Ĉu: "Qe tu lekto u bibli?" (Ĉu vi legas libron?).

En Gloso estas artikolo U (aŭ UN antaŭ h kaj vokalo) kiu povas esti difinita aŭ nedefinita: u bibli (la libro, iu libro); un avi (la birdo, iu birdo).

Singularo Pluralo
mi (mi) na (ni)
tu (vi) vi (vi)
pe (ŝi aŭ li)  mu (ili)
fe (ŝi)
an (li)
id (ĝi)
0 ze (aŭ zero)
1 mo
2 bi
3 tri
4 tet (aŭ tetra)
5 pen (aŭ penta)
6 six (aŭ sixa)
7 seti (aŭ septi)
8 ok (aŭ okto)
9 nona
10 deka (aŭ mo ze)
11 mo mo
12 mo bi
20 bi ze
50 pen ze
100 mo hekto
1000 mo kilo

Ekzistas tre malmultaj tekstoj tradukitaj aŭ skribitaj en Gloso. La plej grava estas la traduko de "Ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj" (Peri Geo Tem Okto-ze Di),[8] de Gary R. Miller. Aliaj estas "Se" (Si)[9] kaj "Montetoj kiel blankaj elefantoj" (Plu buno homo plu leuko elefa),[10] ambaŭ tradukitaj de Vicente Costalago.

Du lernolibroj estis skribitaj en Gloso, unu pri historio,[11] alia pri internaciaj helplingvoj[12] ambaŭ de Vicente Costalago.

Specimenoj

[redakti | redakti fonton]
Glose:
Na parenta in Urani; na volu;
Tu nima gene revero.
Tu krati veni;
Tu tende gene
akti epi Geo homo in Urani Place;
Don a na nu-di na di-pane;
e Tu pardo na plu mali akti.
Metro na pardo mu; qui akti mali de na.
E ne dirige na a plu moli ofere;
sed libe na ab mali.
Amen.
Esperante:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hogben, Lancelot (1943). Interglossa. A draft of an auxiliary for a democratic world order, being an attempt to apply semantic principles to language design. Harmondsworth, Middlesex, Eng. / New York: Penguin Books. OCLC 1265553.
  2. Glosa Education Organisation (GEO) (2006). History behind Glosa. (pdf) , p. 7.
  3. W. Ashby, P. Bartlett, R. Clark, C. Ganson, R. Gaskell, N. Hempshall, G. Miller, W. Patterson, K. Smith, M. Springer. "Glosa Inter-reti Diktionaria. Glosa Internet Dictionary. Glosa-English and English-Glossa. (pdf) Updated: 2009-11-05.
  4. W. Ashby & R. Clark (1985-1992). 18 Steps to Fluency in Euro-Glosa. Richmond, UK: Glosa Education Organization, (ISBN 0-946540-15-2). HTML-version by Marcel Springer (2001-2006)
  5. Glosa Wiki
  6. U Glosa jurnali
  7. Mi Simpli Bio
  8. Peri Geo Tem Okto-ze Di
  9. Si
  10. Plu buno homo plu leuko elefa
  11. Histori
  12. Brevi historia de plu internatio auxi-lingua[rompita ligilo]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 6000: 6000 Greek and Latin words and roots which occur in the Euro-languages and international scientific terminology London: 1983 (48 p.)
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 1000 Richmond: Glosa, 1984
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Basic dictionary of the international language Glosa Richmond [Surrey]: Glosa, 1987 (44 p.)
  • Ashby, Wendy 18 steps to fluency in Euro-Glosa Glosa, 1989 (2nd edition)
  • Ashby, Wendy & Clark, Ronald Introducing Euro-Glosa Richmond: Glosa, 1990 (36 p.)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]